Brida koturnokolombo

La Brida koturnokolomboLiphara koturnokolombo, Geotrygon mystacea, estas specio de kolombo de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn. Ĝi troveblas en Sankta Lucio, norden ĝis Virgulininsuloj kaj Puertoriko. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj sekaj arbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brida koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geotrygon Geotrygon
Gosse, 1847
Specio: Brida koturnokolombo Geotrygon mystacea
(Temminck, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu birdo estas grundoloĝanta koturnokolombo kiu kutime manĝas inter la foliaro de arbaroj.[1] Ĝi estas timida kaj sekretema.[1]

Antaŭ kelkaj jaroj, tiu populacio estis ofta.[2] Nuntempe, la populacioj de Brida koturnokolombo ŝajne estas endanĝerataj. En la lastaj jaroj, estis variaj influoj kiuj rezultis en ties malpliigo kiel habitatoperdo, ĉasado, naturaj katastrofoj kaj predado.[1][3][4][5] Fakte, oni diras, ke tiu specio estas “la specio kiu postulas plej altan teritorian prioritaton de konservopolitiko."[6]

Temas pri grizecbruna kolombo, pli malhelbruna en kapo, mezmalhelbruna en flugiloj kaj pli helgrizbruna en subaj partoj. La beko kaj piedoj estas ruĝecaj. Estas irizaĵoj helverdaj en kolflankoj kaj purpuraj en dorsoflankoj. La irisoj estas tre ruĝaj kaj la plej rimarkinda trajto, kio nomas la specion, estas tre blanka strio subokula el la bekobazo ĝis suborele.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Bridled Quail-Dove Geotrygon mystacea.
  2. (2009) “Relative abundance, habitat use, and long-term population changes of wintering and resident landbirds on St. John, US Virgin Islands”, The Wilson Journal of Ornithology 121 (1), p. 41–54. doi:10.1676/07-178.1. 
  3. (2005) “Records of rare and uncommon birds from recent surveys on St. Croix”, North American Birds 59 (4), p. 536–551. 
  4. (1991) “Impact of hurricane Hugo on bird populations on St. John, US Virgin islands.”, Biotropica, p. 481–487. 
  5. (1992) “The effect of hurricane Hugo on bird populations on St. Croix, US Virgin Islands.”, The Wilson Bulletin 104 (4), p. 656–673. 
  6. Gemmill (2015). “Birds of Vieques Island Puerto Rico: Status, Abundance, and Conservation.”, Journal of Caribbean Ornithology Specialized Edition.