Briko el kunpremita tero

La briko el kunpremita tero (BKT) estas kribrita tero (kribrilo inter 0,5 kaj 0,8 mm), etege humetigita, kiu estas forte kunpremita per aparta ilo. Kiam ĝi estas kunpremita, ĝi estas sekigita sub ŝmirkovrilo, tia maniere ke ĝi enestos humida atmosfero, dum unu ĝis tri semajnoj. Poste, ĝi povas esti usata.

La mekanikaj aspektoj de la BKT estas iomete malpli ol la kuirita briko.

Oni povas aldoni al la BKT aldonaĵojn (ĝis 10% po volumeno) tiaj kiel kalko aŭ cemento, cele ke ĝi estu malpli rompebla kaj pli likvoimuna, kaj ankaŭ cele de pli facila transtportebelco.

Ĝenerale, oni uzas, por fabriki la BKT-jn, la argilon de la loko mem kie ili estos uzotaj. Per la kunpremilo aparta, iu povas fabriki ĉirkaŭ 200 BKT-jn tage, t.e. ĉirkaŭ por 7 kvadrataj metroj de konstruaĵa muro.

Kiam ĝi estas nur el tero, la muro devas esti protektita kontraŭ la pluvo per ŝmiraĵo farita de kalko-sablo-gipso egalparte.

Vidpunkte de la karbona bilanco (t.e. la kvanto de energio usata por fabriki ĝin), la BKT estas la malplej maniero, poste la adobo, de konstrui domojn. Des pli, ĝi estas ege kalor-izolanta (eble la plej kalor-izolanta materio por konstrui muron) kiam ĝi estas nur el tero. Ankaŭ, ĝi estas tre bona humidec-regulanta materio.

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti