Britio en la Somera Olimpiko 1904

sporta delegacio

La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso havis 6 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon.

Britio en la Somera Olimpiko 1904
Somera Olimpiko 1904 en Sankta Luiso
Flagtenanto: 
Sportistoj 6 en 3 fakoj
Medaloj
rango: 6
Oro
1
Arĝento
1
Bronzo
0
Sume
2
vdr

Fakte tio estas nur la pli posta, oficiala kalkulo: Britio ne sendis teamon al la Someraj Olimpikoj de 1904 en Sankta Luiso. Multaj konkuroj estis pridisputitaj, de kiuj nur kelkaj poste estis rekonitaj fare de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) kiel oficialaj olimpikaj okazaĵoj. Ene de tiuj, tri atletoj reprezentantaj Irlandon partoprenis, gajnante unu oran kaj unu arĝentan medalon. Ĉar Irlando estis parto de la Brita Imperio tiutempe, la IOK sekve klasifikas tiujn atletojn kiel britojn.

Kun ĉi tiu klasifiko, menciindas, ke Tom Kiely, kiu gajnis oron en la ĉiuflanka atletika evento, rifuzis ofertojn de senpaga vojaĝo aŭ repagon de vojaĝkostoj fare de britaj kaj usonaj oficialuloj, pagis sian propran vojon kaj insistis, ke li reprezentis Irlandon.

John Holloway, ankaŭ parteprenanto de la ĉiuflanka atletika evento, elmigris de graflando Tipperary aŭ graflando Tiobraid Árann (irlandlingve Contae Thiobraid Árann) al Usono kelkajn jarojn antaŭe kaj, kiel Kiely, portis verdan subĉemizon kun trifolio kiel simbolo de sendependa Irlando dum la konkurado.

La "ĉiuflanka atletika evento" estis elpensita nur por la somera olimpiko en Sankta Luiso kaj poste en tiu formo neniam ripetiĝis - iusence temis pri antaŭaĵo de la posta Dekatlono.

Cetere la Brita Olimpika Asocio, kiu kunordigos la teamojn de estontaj olimpikoj, estis nur fondita en 1905, kaj do ankoraŭ ne donis subtenon al tiu ĉi olimpiko.

Eksteraj ligiloj redakti