Britio en la Somera Olimpiko 2020
sporta delegacio
La brita teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 376 sportistojn. Ili partoprenis en 28 fakoj. Flagtenanto de la brita teamo estis Hannah Mills kaj Moe Sbihi dum la malferma ceremonio respektive Laura Kenny dum la ferma. La sportistoj atingis 22 orajn, 20 arĝentajn kaj 22 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.
Britio en la Somera Olimpiko 2020 | ||||
Somera Olimpiko 2020 en Tokio | ||||
Flagtenanto: | Hannah Mills kaj Moe Sbihi (malfermo) Laura Kenny (fermo) | |||
Sportistoj | 376 en 28 fakoj | |||
Medaloj rango: 4 |
Oro 22 |
Arĝento 20 |
Bronzo 22 |
Sume 64 |
Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021.
Kunordigis la teamon la Brita Olimpika Asocio.
Unuopaj medalintoj
redakti- Max Whitlock, arta gimnasto: oro en la pomeloĉevala konkurso
- Tom Daley, plonĝisto: oro en sinkronigita duopa plonĝado de la 10-metra platformo, bronzo en unuopa plonĝado de la 10-metra platformo