Brníčko (Uničov)
- Ekzistas ankaŭ Brníčko.
Brníčko (germane Pirnik) estas foje memstara vilaĝo en Ĉeĥio, nun ĝi estas parto de urbo Uničov en distrikto Olomouc. Brníčko estas apartigita de urbo Uničov de rivero Oskava, la orienta parto najbaras kun katastro de municipo Újezd. Vivas ĉi tie 338 loĝantoj (2021). En la jaro 2010 estis ĉi tie registritaj 130 adresoj.
Brníčko | |
germane Pirnik | |
vilaĝo | |
Kapelo en Brníčko
| |
Oficiala nomo: Brníčko | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Uničov |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Hanakio |
Domoj | 130 2010 |
Rivero | Oskava |
Situo | Brníčko |
- koordinatoj | 49° 46′ 20″ N 17° 08′ 31″ O / 49.77222 °N, 17.14194 °O (mapo) |
Katastro | 4,87 km² (487 ha) Brníčko |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 91 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Brníčko estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,87 km².
Historio
redaktiDevene Brníčko estis enloĝigita de germanligva loĝantaro, kiu estis post la dua mondmilito ellandigita.
En fruaj matenaj horoj la 16-an de marto 2020, en la tempo, kiam Ĉeĥa respubliko baraktis sin en pandemio de kronviruso COVID-19, higienistoj decidis rilate al abrupta kresko de pacientoj kun tiu ĉi malsano fermi urbojn Uničov kaj Litovel komune kun ties ĉirkaŭaĵoj. Polico gardis la regionojn kaj malebligis al neniu enpaŝi en la regionon nek forlasi ĝin. Unu el tiel ĉi trafitaj municipoj estis ankaŭ Brníčko.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 310 |
1880 | 280 |
1890 | 293 |
1900 | 315 |
1910 | 340 |
1921 | 322 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 397 |
1950 | 496 |
1961 | 309 |
1970 | 277 |
1980 | 305 |
1991 | 324 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 316 |
2011 | 349 |
2021 | 338 |
Industrio
redaktiEn la katastro de municipo troviĝas granda maŝinindustria entrepreno UNEX, a. s., kiu produktas produktaĵojn de peza industrio. En antaŭaj tempoj tio estis ekz. havenaj gruoj.
Transporto
redaktiTra la vilaĝo kondukas ŝoseo II/444 el Město Libavá tra Šternberk ĝis Uničov kaj plu poste ĝis Úsov kaj Mohelnice, kie ĝi ligiĝas al aŭtostrado D35. En la vilaĝo estas haltejo de fervojlinio numero 290 el Olomouc ĝis Šumperk.
Fotogalerio
redakti-
Brníčko
-
Brníčko
-
Brníčko