Brunbrusta klorofonjo
La Brunbrusta klorofonjo (Chlorophonia pyrrhophrys) estas birdospecio de la familio de Fringedoj (iam en Traŭpedoj) kaj genro de Klorofonjoj, kiu enhavas buntkolorajn speciojn ĉefe verdajn kaj ĉefe en supraj partoj kun flavaj subaj partoj kaj bluaj kapomarkoj.
Brunbrusta klorofonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunbrusta klorofonjo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia pyrrhophrys (Sclater, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Temas pri tre buntkolora kaj rimarkinda malgranda specio de nubarbaroj de Andoj. Ĝi havas brilverdajn dorson, gorĝon, flugilojn kaj voston kontraste kun brilflavaj pugo kaj flankoj. Meze de la ventro estas tre bruna (kio nomigas la specion) kaj la krono estas brile purpurblua bordita de suba superokula strio malhelbruna al nigra. La frunto estas helverda. La beko estas griza kaj la kruroj rozkolorecaj.
Ili loĝas en paroj aŭ familigrupoj en arbopintoj, foje kun miksitaj kunmanĝantaroj de fringedoj, traŭpedoj aŭ aliaj kanopeaj specioj.
Ĝi troviĝas en disaj apartaj populacioj laŭlonge de Andoj en nordokcidenta Venezuelo, okcidenta Kolombio, centra Ekvadoro kaj nordokcidenta centra Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Chlorophonia pyrrhophrys[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.