Brunnuka hilofilo
La Brunnuka hilofilo (Hylophilus semibrunneus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Hylophilus, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Sudameriko, pli verdecaj birdoj ol la tipa en la familio genro de Vireoj, el kiu ĝenerala koloro devenas la nomo, esperantigita kiel Hilofiloj aŭ pli kompreneble verduloj.
Brunnuka hilofilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunnuka hilofilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hylophilus semibrunneus (Lafresnaye, 1845) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Andoj en Kolombio, norda Ekvadoro, kaj plej okcidenta Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Temas pri specio kun olivverdecaj supraj partoj, krom la tre ruĝecbrunaj krono kaj nuko (el kiuj tiu lasta nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie semibrunneus signifas precize “duonbruna”, ĉar la ruĝecbrunaj partoj ege kontrastas kun la ĝenerale helgrizaj vizaĝo kaj gorĝareoj), kaj helgrizaj subaj partoj. La bruneca nuanco atingas ankaŭ la bruston kaj ĉefe la brustoflankojn. La suba ventro estas flaveca. La beko estas rozkoloreca.
Referencoj redakti
- BirdLife International 2004. Hylophilus semibrunneus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.