Bruno Martins Indi

Rolando Maximiliano Martins Indi, kutime nomata Bruno Martins Indi (prononco [ˈjɑs.pər ˈsɪ.lə.ˌsə(n)], naskiĝis la  8-an de februaro 1992(nun 1992-02-08) en Barreiro, Portugalio, do nun 32-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Naskiĝinta en Portugalio kiel filo de gepatroj el Gvineo Bisaŭa, li en aĝo de tri monatoj kun sia familio translokiĝis al Roterdamo, Suda Holando, kaj de tiam vivas en Nederlando. Li ekde la jaro 2012 estas membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo kaj en la teamo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "4". Ekster naciaj matĉoj, li de 2010 estas futbalisto de la nederlanda klubo Feyenoord en Roterdamo.

Bruno Martins Indi
Persona informo
Naskonomo Rolando Maximiliano Martins Indi
Aliaj nomoj Bruno Martins Indi
Naskiĝo 8-an de februaro 1992 (1992-02-08) (32-jaraĝa)
en Barreiro
Lingvoj nederlandaportugala • Papel
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoPortugalio
Okupo
Okupo futbalisto
TTT
Retejo http://www.brunomartinsindi.com
vdr
la futbalisto en 2012