La Brusela Parko, Parc de Bruxelles (france) aŭ Warandepark (flandre), estas la plej granda urba publika parko en la centro de Bruselo, Belgio.

Brusela Parko
Publika parko
urba parko [+]

Koordinatoj50° 50′ 41″ N, 4° 21′ 49″ O (mapo)50.84464.3637Koordinatoj: 50° 50′ 41″ N, 4° 21′ 49″ O (mapo)
Areo0,11 km² (11 ha) [+]

Brusela Parko (Bruselo)
Brusela Parko (Bruselo)
DEC
Brusela Parko
Brusela Parko
Map
Brusela Parko
Vikimedia Komunejo:  Brussels Park [+]
vdr
Ŝprucfontano en la parko kaj parlamentejo fone.

La areo de tiu ortangula parko estas 13.1 ha.[1] Ĝi estas ĉirkaŭita de la placo Place des Palais/Paleizenplein sude, la stratoj Rue Royale/Koningsstraat okcidente, Rue de la Loi/Wetstraat norde kaj Rue Ducale/Hertogstraat oriente.

Famaj konstruaĵoj ĉirkaŭ la parko estas la Reĝa Palaco de Bruselo kaj la konstruaĵoj de la Belga Parlamento kaj de la ambasado de Usono. En la parko estas ankaŭ teatro, koncertejo kaj diversaj distraj kaj ornamaj konstruaĵoj, krom gravaj skulptaĵoj de famaj skulptistoj.

La parko estis kreita inter 1776 kaj 1783 sur la loko kie iam estis la ĝardenoj de iama palaco Coudenberg. La parko estis desegnita laŭ novklasikisma stilo, geometreca fare de Gilles-Barnabé Guimard kaj Joachim Zinner.

Bildaro redakti

50° 50′ 41″ Nordo 4° 21′ 49″ Oriento / 50.8446 °N, 4.3637 °O / 50.8446; 4.3637 (mapo)

Notoj redakti

  1. Het Park van Brussel (Warande) Arkivita 2014-03-06 ĉe Wayback Machine. (flandre) [1] Arkivigite je 2014-03-06 per la retarkivo Wayback Machine