Bryan L. ALLEN (naskiĝis la 13-an de oktobro 1952 en Visalia, Kalifornio) estas eksa amatora konkura biciklisto kaj mem-trejnita pendglisila piloto. Li akiris famon per dufoja gajno de Premio Kremer por hom-movita flugado, per Gossamer Condor (1977) kaj Gossamer Albatross (1979).

Bryan Allen
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1952 (1952-10-13) (71-jaraĝa)
Alma mater California State University, Bakersfield • Tulare Union High School
vdr

En 2007 li laboras ĉe Jet Propulsion Laboratory en Pasadena, Kalifornio, kiel softvara inĝeniero por la esplorado de Marso.

Eksteraj ligiloj redakti