Budureasa
komunumo en Rumanio
Budureasa [budurjasa] (hungare: Bondoraszó) estas komunumo en Rumanio oriente de Beiuş. En 1910 ĝi nombris 1 072 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1 604. Ĝi estis unue menciita skribe en 1588. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Bihar vármegye). Administre apartenas al ĝi Saca, Teleac, Sălişte de Beiuş. En 1956 oni aligis al ĝi Cărbunari.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine