Budyně nad Ohří

urbo en Ĉeĥio
Estas ankaŭ Budyně.

Budyně nad Ohří (Budinje nad Ohrĵi) estas urbo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice regiono Ústí nad Labem troviĝanta proksime de dekstra bordo de rivero Ohře. Tra la urbo fluas brako de la rivero. En la urbo loĝas 2 180 loĝantoj (2023).

Budyně nad Ohří
germane Budin an der Eger
urbo
Vido al burgo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Budyně nad Ohří
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Roudnice nad Labem
Historia regiono Bohemio
Riveroj Ohře, Malá Ohře
Situo Budyně nad Ohří
 - alteco 151 m s. m.
 - koordinatoj 50° 24′ 11″ N 14° 07′ 55″ O / 50.40306 °N, 14.13194 °O / 50.40306; 14.13194 (mapo)
Areo 33,58 km² (3 358 ha)
Loĝantaro 2 180 (2023)
Denseco 64,92 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1173
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 18
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 564656
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Budyně nad Ohří
Retpaĝo: www.budyne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historia kerno de la urbo ricevis en la jaro 1992 statuton Urba memorinda zono.

Al la urbo apartenas pluaj 6 vilaĝoj: Břežany nad Ohří (Brĵeĵani nad Ohrĵi), Kostelec nad Ohří, Nížebohy (Njiĵebohi), Písty, Roudníček (Roudnjiĉek) kaj Vrbka u Roudníčku.

Budyně nad Ohří havas riĉan pasintecon. En la urbo troviĝas granda mezepoka gotika akvoburgo, kiu estis en mezepoko posedaĵo de familio Zajícidoj. Ĝis hodiaŭ konserviĝis el ĝi nur parto, kiu estis alikonstruita en renesancan aspekton en la jaro 1585.

Tra la urbo kondukas fervojtrako de Libochovice ĝis Straškov. Ĝi funkciis ĝis decembro 2006, kiam la persona transporto estis ĉesigita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 053
18803 124
18903 116
19003 234
19103 454
19213 468
JaroLoĝantoj
19303 230
19502 527
19612 605
19702 379
19802 197
19911 880
JaroLoĝantoj
20011 879
20112 077
20142 155
20162 159
20172 188
20182 205
JaroLoĝantoj
20192 175
20202 165
20212 126
20222 143
20232 180

Pluaj fotografioj redakti