Bufroŝtono, radbufroraddistancilo estas konusforme rondeca konstruelemento el ŝtono aŭ el alia materialo por protekti la konstruaĵoeĝojn, pordegoveturejojn aŭ tunelportalojn kontraŭ damaĝoj fare de radoj. Ofte estis grandaj konusformaj elementoj, kiun oni enkonstruis ĉe domanguloj. Oni preferis malmolajn ŝtonojn (rokaĵo), por protekti la molajn ŝtonojn de la konstruaĵo (ekzemple sabloŝtono). Sen protekto de la bufroŝtono la feraj radoj de kaleŝo rapide estus detruintaj la muron.

romia distanckolumno kun elformita raddistancigilo ĉe Donnas en la valo de Aosta
klasika formo de raddistancigilo en la germana urbo Kitzingen
kanontubo kiel raddistancigilo ĉe la Brandenburga pordego

Ankaŭ speciale protektindajn objektojn sur stratoj aŭ placo protektis bufroŝtono. Minimume ekde la romia epoko tiaj protektiloj estis uzataj. Ekzemplo estas la distanckolumno rande de antikva stratfragmento ĉe Donnas.

Raddistancigiloj el la epoko de romaniko kaj gotiko grandparte ne estas ornamitaj, same dum postaj epokoj de kampara arĥitekturo. Ekde la renesanco ĉe urbaj kaj senjoraj konstruaĵoj komenciĝis la kutimo ornamigi la objektojn.

Hodiaŭ oni ofte alkonstuas bufroŝtonojn el betono antaŭ pordego por protekti la pordegojn kontraŭ ŝarĝkamionoj. Parte aparta ŝtalkonstruaĵo uzeblas kiel raddistancigilo.

Specialaj formoj redakti

En aŭto-riparejoj kaj aŭtolavejoj estas similaj konstruaĵoj por gvidi la aŭton. La veturŝpuroj al la lubrika ŝakto aŭ al la aŭtolavejo estas borderitaj per L- aŭ T-formaj ŝtalprofiloj. Ili altas kelkajn centimetrojn kaj gvidas la radojn en la ĝustan pozicion.

Ekzemploj de bufroŝtonoj redakti

Ĉe la Brandenburga pordego en Berlino funkcias ne plu uzataj kanontuboj kiel raddistancigilo.

Speciala tipo de bufroŝtono troviĝas en la urbeto Waldkirchen en la Bavaria Arbaro. Ĉizitaj figuroj estas el granito. Troviĝas tie la „Ĉiama novedzo“, lia edzino „Gretel“, la „gastejestro“, la „foirjuĝisto“ kaj „la foirvirino“. Waldkirchen havas la kromnomon „Radabweiser-Stadt im Bayerischen Wald“ (esperante: raddistancigila urbo de la Bavara Arbaro).

Historiaj bufroŝtonoj troviĝas en tuta Eŭropo. Speciale ofte ili ankoraŭ estas en kamparana arĥitekturo. Komence de la 20-a jarcento oni ofte malkonstruis ilin en urboj, ĉar la veturiloj fariĝis pli kaj pli larĝaj kompare kun la ĉevalaj ĉaroj de la pasinteco. Ilian funkcion pli kaj pli transprenas mekanika, hidraŭlika kaj elektronika gvidsistemoj de la ŝpuro.

Eksteraj ligiloj redakti