La Buganvila korvoBuganvila korako (Corvus meeki) estas granda tutnigra birdospecio membro de la familio de Korvedojkorvoj kaj de la genro Corvus. Ĝi estas endemismo de la insulo de Bougainville en Papuo-Nov-Gvineo kaj la najbaraj insuloj Shortland en la insuloj Salomonoj. Ene de tiu teritorio ĝi estas la ununura specio de korvo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buganvila korvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. meeki
Corvus meeki
(Rothschild, 1904)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Buganvila korvo estas fortika korvo, 41 cm longa, kun tutnigra plumaro kaj fortika nigra beko.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj ĝis 1600 m.[1] Nuntempe ĝi estas komuna specio en Bougainville, sed ĝi povus esti minacata future pro habitatoperdo pro lignoproduktado.

Referencoj redakti

  1. BirdLife International (2008) Species factsheet: Corvus meeki. El http://www.birdlife.org on 15/10/2008