Bukovina (distrikto Liptovský Mikuláš)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bukovina

Bukovina (ankaŭ hungare) estas unuigita vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Komence de la 20-a jarcento la oficiala hungara loknomo estis Liptóbakonya.

Bukovina
hungare: Bukovina
municipo
Oficiala nomo: Bukovina
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Valkaldrono Liptovská kotlina
Situo Bukovina
 - alteco 595 m s. m.
 - koordinatoj 49° 08′ 05″ N 19° 28′ 14″ O / 49.13472 °N, 19.47056 °O / 49.13472; 19.47056 (mapo)
Areo 1,905904 km² (190,59 ha)
Loĝantaro 118 (31.12.2010)
Denseco 61,91 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Chočské vrchy
Unua skribmencio 1297
Plej facila aliro Liptovská Mara
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 23
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510351
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Bukovina, Liptovský Mikuláš District
Retpaĝo: www.bukovina.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Bukovina situas laŭ flankovojoj. Liptovský Mikuláš troviĝas je 13 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la loko en 1297 en latina-hungara formo "silva Nagbukovina" (=arbaro Granda-Bukovina). En 1784 88 vilaĝanoj loĝis en 17 domoj, en 1828 159 vilaĝanoj loĝis en 15 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bukovina 172 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Németlipcse, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bukovina 132 homoj, (130 slovakoj).

Jánošovce redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1455 laŭ tiama hungara ortografio "Janusshaza." En 1784 56 vilaĝanoj loĝis en 9 domoj, en 1828 123 vilaĝanoj loĝis en 13 domoj. Komence de la 20-a jarcento Jánosháza unuiĝis kun Bukovina.

Dusany redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1735 en formo "Dussani." En 1784 68 vilaĝanoj loĝis en 11 domoj, en 1828 57 vilaĝanoj loĝis en 9 domoj. Komence de la 20-a jarcento Dusany unuiĝis kun Bukovina.