Burgo Wildenburg (Eifel)

La burgo Wildenburg situas en la nordrejn-vestfalia parto de la mezmontaro Eifel en la komunumo Hellenthal (distrikto Euskirchen) en la nacia parko Eifel.

Burgo Wildenburg

Wildenburg en la jaro 1997

Wildenburg en la jaro 1997
burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 27′ 43″ N, 6° 29′ 39″ O (mapo)50.4619716.494089Koordinatoj: 50° 27′ 43″ N, 6° 29′ 39″ O (mapo)
Burgo Wildenburg (Nordrejn-Vestfalio)
Burgo Wildenburg (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Burgo Wildenburg
Burgo Wildenburg
Situo de Burgo Wildenburg
Burgo Wildenburg (Germanio)
Burgo Wildenburg (Germanio)
DEC
Burgo Wildenburg
Burgo Wildenburg
Situo de Burgo Wildenburg
Map
Konstruita 1202 ĝis 1235
Neniigita konservita
Konstrustilo montburgo, spronburgo
Devena posedanto nobeluloj, grafoj, klerikuloj
vdr
la burgo Wildenburg ĉ. la jaro 1618
Aerbildo de la Wildenburg el la jaro 1932
BurgoWildenburg, aerbildo (2016)

La burgo estis konstruita inter 1202 kaj 1235. Ĝi estas unu el la malmultaj montburgoj en la Ejfelo, kiu ne estis detruita pro militaj agadoj aŭ malkonstruado. Ĝi estis centro de la senjorlando, kiu etendiĝis okcidenten ĝis la hodiaŭa belga landlimo kaj oriente ĝis la pordego de la abatejo Steinfeld. Kiel jam en mezepoko la loko estas atingebla trans unu sola strato, kiu de la valo de la rojo “Reifferscheider Bach” trans Steinfeld iras en la valo de la rivero Urft.

La senjoroj de burgo kaj senjorlando redakti

Ekde la fino de la 12a jarcento la regantoj de Reifferscheid estis la senjoroj de la teritorio de Wildenburg. De tiuj disbranĉiĝis inter 1202 kaj 1235 la linio de Wildenberg. La senjoroj de Wildenberg posedis apud la centra teritorio ankaŭ posedaĵojn ĉe Rejno kaj Mozelo, en Hunsrück kaj ankaŭ en aliaj lokoj de la Ejfelo. Ili havis bonajn rilatojn al siaj najbaroj, ekzemple al la dukoj de Limburg, al la grafoj de Jülich, al la Sponheim kaj al la ĉefepiskopoj de Kolonjo. La vira trunko de tiu linio formortis en la jaro 1328, la senjorlandon Wildenberg kaj aliajn posedaĵojn norde de la Mozelo kaj la burgon Bildenburg heredis la grafoj de Jülich. En 1715 la abatoj de la Steinfeld ricevis la senjorlandon kaj alikonstruis la burgan domon en la jaro 1717 al preĝejo.[1] En 1794 la francaj revoluciaj trupoj venis. La ĉefa burgo fariĝis franca posedaĵo, sed ne estis aŭkciata, ĉar ĝin ricevis la en jaro 1803 nove fondita paroĥo kiel paroĥa domo kaj preĝejo.

Situo kaj konstruaĵoj de la burgo redakti

La burgo estas spronburgo kaj situas en alteco de ĉ. 526 m ĉe la fino de longa mallarĝa montsprono, kiu je tri flankaj tre krude. La pli mallarĝa kaj pli malalta selo formas la ligon al la pli alta flanko en la oriento. Sur la montsprono situas de oriento al okcidento Flecken, antaŭburgo kaj burgo.

La ringmuro kaj ringfosaĵo protektis la burgan instalaĵojn. La burgaj instalaĵoj nur estas alireblaj per levponto.

La antaŭburgo redakti

 
iama domo Pallandt

La ĉefa burgo redakti

 
malliberejo en la sorĉista turo kun timtruo

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Roland Günter:Kunstreiseführer Rheinland. Gondrom Verlag. Bintlach. 1989. ISBN=3-8112-0592-7
  • Harald Herzog: Burgen und Schlösser. Rheinland-Verlag, Köln 1989, ISBN 3-7927-1067-6.
  • Manfred Konrads: Die Geschichte der Herrschaft Wildenburg in der Eifel. Handprese Weilerswist, Euskirchen 2001, ISBN 3-935221-08-8.
  • Ernst Wackenroder (Kunlab.): Die Kunstdenkmäler des Kreises Schleiden. Verlag Schwann, Düsseldorf 1932. (Nachdruck: Verlag Schwann-Bagel, Düsseldorf 1982, ISBN 3-590-32116-4)
  • Werner Paravicini (Eld.): Höfe und Residenzen im spätmittelalterlichen Reich. Grafen und Herren, Teilband 2, Ostfildern 2012, ISBN 978-3-7995-4525-9

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Roland Günter:Kunstreiseführer Rheinland. Gondrom Verlag. Bintlach. 1989. ISBN=3-8112-0592-7. Paĝoj 397