Cabarroguis - tagaloge Bayan ng Cabarroguis - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en la insulo Luzono, en regiono Kagajana Valo, kie estas ĉefurbo de Kirino. La urbo havas 17 distriktojn.

Larĝa panoramo pri Cabarroguis
Larĝa panoramo pri Cabarroguis
Cabarroguis
municipo de Filipinoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 3400
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 33 533  (2020) [+]
Loĝdenso 129 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 31′ N, 121° 31′ O (mapo)16.510277777778121.52222222222Koordinatoj: 16° 31′ N, 121° 31′ O (mapo) [+]
Alto 112 m [+]
Areo 260,2 km² (26 020 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Cabarroguis (Filipinoj)
Cabarroguis (Filipinoj)
DEC
Situo de Cabarroguis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabarroguis [+]
vdr
Provinca domo en Cabarroguis

Geografio

redakti

Cabarroguis kuŝas for de la maro ĉe rivero [1]. Santiago (Isabelo) troviĝas 21, regiona ĉefurbo Tuguegarao 124, Kezonurbo 210, ĉefurbo Manilo 224, Cebuurbo 736, Dabao 1140, General Santos 1223 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de Cabarroguis

Historio

redakti

Origine Cabarroguis estis vasta arbara areo, kie pluraj etnoj ĉasadis. La diversaj eraoj (hispana, usona, japana) postlasis neniun menciindan, ĉar la gravaj vojoj ne tuŝis tiun lokon. Kirino estis kreita en 1966 kun ĉefurbo Cabarroguis. La municipo estis nomita pri forpasinta kongresano Leon Cabarroguis.

Ekonomio

redakti

Cabarroguis estas agronomia loko, kie dominas la rizoj kaj maizoj.

Religio

redakti

En Cabarroguis loĝas plejparte katolikoj, estas menciindaj pli malgrandaj religioj, ekzemple metodistoj.

Trafiko

redakti

Cabarroguis havas trairan vojon, kiu venas el la marbordo al interna parto de la insulo.

Klimato

redakti

La klimato de Cabarroguis estas klasifikita kiel ekvatora klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj

redakti

Fontoj

redakti
  • WikiTrans
 
Merkato
 
Kolegio