Campillos-Sierra
Campillos-Sierra [kamPIjos-SJEra] (Kampetoj-Montaro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Campillos-Sierra | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16316 [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro Soriano Solera (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 29 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 0,87 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 6′ N, 1° 42′ U (mapo)40.1008306-1.696882Koordinatoj: 40° 6′ N, 1° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 231 m [+] | ||
Areo | 38,03 km² (3 803 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

Loĝantoj Redakti
La loĝanto nomiĝas campillano [kampiJAno]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 33 loĝantoj kaj la denseco estas de 0,87 loĝ/km².
Situo Redakti
Campillos-Sierra estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la centra parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,257 m super marnivelo; je malpli ol 80 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. Ene de la provinco ĝi estas je mal pli ol 6 km el Huerta del Marquesado kaj je 17 km el Tejadillos kaj je 8 km el Cañete. Ekster la provinco ĝi distas 85 km el Teruel, 172 km el Valencio kaj 245 km el Madrido. La areo de ties teritorio estas de 38,03 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°06′03″N 1°41′49″Ok.
Historio Redakti
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Campillos-Sierra, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Campillos-Sierra kie oni alvenis al la nunaj 33.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis foje de maldekstra partio PSOE sed lastatempe el dekstra PP.
Ekonomio Redakti
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Forstado, naturaj pejzaĝoj. Servoj kaj loĝejoj.