Huerta del Marquesado

Huerta del Marquesado [ŬERta delmarkeSAdo] (Fruktoĝardeno de la Markislando) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.

Huerta del Marquesado
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Kvenko
Poŝtkodo 16316
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Higinio García Martínez (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 177  (2023) [+]
Loĝdenso 5,47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 1° 41′ U (mapo)40.1625-1.6883333333333Koordinatoj: 40° 10′ N, 1° 41′ U (mapo) [+]
Alto 1 257 m [+]
Areo 38,6 km²
Huerta del Marquesado (Provinco Kvenko)
Huerta del Marquesado (Provinco Kvenko)
DEC
Huerta del Marquesado
Huerta del Marquesado
Situo de Huerta del Marquesado
Huerta del Marquesado (Hispanio)
Huerta del Marquesado (Hispanio)
DEC
Huerta del Marquesado
Huerta del Marquesado
Situo de Huerta del Marquesado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huerta del Marquesado [+]
vdr
Situo de la Provinco Kvenko en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas huertero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 211 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,47 loĝ/km².

Situo redakti

Huerta del Marquesado estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,257 m super marnivelo (kun maksimuma alto ĉe 1,853 m en la montopinto konata kiel Collado Bajo (Malalta Monteto)); je malpli ol 85 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 38,6 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°09′45″N 1°41′18″Ok.

Norde, proksimume je 4 km troviĝas Laguna del Marquesado, sude je ĉirkaŭ 8 km estas la municipo de Campillos-Sierra, kaj pli sude la urbeto Cañete je ĉirkaŭ 14 km. Aliaj proksimaj vilaĝoj estas Valdemoro de la Sierra, Valdemeca, Tragacete, Beamud, Tejadillos kaj Campillos-Paravientos.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Huerta del Marquesado, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Huerta del Marquesado kie oni alvenis al la nunaj 211.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el maldekstra partio PSOE.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj ĉefe por turismo.

Ĉi tie troviĝas la enboteliga fabriko de akvo de la firmao Fuente Liviana, nome akvo konata en la tuta Hispanio pro sia malalta koncentriĝo de natrio tre taŭga por nutrado de beboj pro alta enhavo de magnezio. El la instalo de la enboteligejo en 1991 la loĝantaro de la municipo kreskis ĝis preskaŭ 250 loĝantoj en 2001.

Vidu ankaŭ redakti