Cantoria estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 79 km2 kie loĝas 3838 geloĝantoj, do loĝdenso estas 48.6 loĝ./km2. Cantoria situas je 92 km de la provinca ĉefurbo Almería en la komarko Valo de Almanzora, lime kun Albox, Partaloa, Fines kaj Albanchez.

Cantoria
Cantoria (Almería, Andaluzio)
Cantoria (Almería, Andaluzio)
Cantoria (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Cantoria
Poŝtkodo 04850
Retpaĝaro Cantoria.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Cantoria
Demografio
Loĝantaro 3 838 [1]
Loĝdenso 48,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°21′N 2°11′U  /  37.35°N, 2.183°U / 37.35; -2.183 (Cantoria) (mapo) Koordinatoj: 37°21′N 2°11′U  /  37.35°N, 2.183°U / 37.35; -2.183 (Cantoria) (mapo)
Alto 382 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 79 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Cantoria (Andaluzio)
Cantoria (Andaluzio)
DMS
Cantoria
Cantoria
Cantoria
Cantoria sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cantoria [+]
vdr

Historio kaj ekonomio redakti

En la 1920-aj jaroj oni atingis pinton de pli ol 6000 loĝantoj; pro la ĝenerala elmigrado de la 1960-aj jaroj oni falis ĝis la nunaj pli ol 3000. La urbestro estas socialisto.

La ekonomio estas bazata sur la kultivo de citrusoj en la bordoj de la rivero Almanzora. La transformado de la marmoro el la proksimaj ŝtonminejoj de Macael kaj la konstruado estas la nuntempaj rimedoj. En la municipa teritorio estas la sidejo de la multnacia konstruentrepreno Grupo Cosentino.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 3838 geloĝantoj de la municipo Cantoria estas 1875 inoj kaj 1963 viroj. En la 79-kvadratkilometra teritorio estas 14 setlejoj, kie loĝas 3377 geloĝantoj, kaj aliaj 461 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 35, 15 inoj kaj 20 viroj, kaj mortis 41, 19 inoj kaj 22 viroj. Tiel la natura kresko estis -6 (-0.2%). La laborkapabla loĝantaro estis 1250 homoj (32.6%).

Demografia evoluo de Cantoria inter

1999 kaj 2008

1999

2001 2002 2003 2005 2007 2008

3.206

3.147 3.223 3.230 3.565 3.838 4.025

Fonto: INE

Ene de la municipo la ĉefaj urbaj kernoj estas Cantoria kaj Almanzora. La cetero estas kampardomaroj jenaj: Los Terreros, Las Casicas, El Púlpito, Gachasmigas, Almanzora, Los Pardos, El Barrio las Zorras, El Badil, Oraibique, Cantoria, Piedra Amarilla, La Hoya, El Faz, La Hojilla.

Vilaĝoj kaj loĝlokoj redakti

Cantoria, 2.312 loĝ. laŭ INE 2008.[2]
Almanzora, 598 loĝ.
La Hoya, 301 loĝ.
Las Casicas, 159 loĝ.
Los Terreros, 149 loĝ.
El Arroyo Aceituno, 118 loĝ.
El Arroyo Albanchez.
La Hojilla.
La Rambla de Torrobra.
Marchal.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. INE, 2008.