Carel de MOOR (25a de Februaro 1655 – 16a de Februaro 1738) estis pentristo de la Ora jarcento de Nederlando. Li estis lernanto de Gerard Dou.

Carel de Moor
Memportreto
Memportreto
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1655 (1655-02-25)
en Leiden
Morto 16-an de februaro 1738 (1738-02-16) (82-jaraĝa)
en Warmond
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Familio
Infano Carel Isaak de Moor
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj The Angler
Portreto de juna viro
Soldier Scene
vdr
La fiŝkaptisto, ĉirkaŭ 1700.

Carel de Moor naskiĝis en Leiden. Laŭ Jacobus Houbraken, lia patro estis artokomercisto kiu deziris, ke li studu lingvojn kaj permesis lin studi arton nur kiam lia talento por desegnado aperis jam estante juna. Houbraken metis lin persone en la atelieron de Godfried Schalcken kiam li mem estis kompletiganta sian edukadon tie.[1] Laŭ RKD li estis la filo de pentristo samnoma el Leiden kaj lernanto de Dou, Frans van Mieris, Godfried Schalcken, kaj Abraham van den Tempel. Li iĝis membro de la Leiden Gildo de Sankta Luko en 1683, kajk iĝis ties estro multajn fojojn ĉirkaŭ 1688–1711. Liaj propraj lernantoj estis poste Pieter Lyonet, Andrei Matveev, lia propra filo Carel Isaak de Moor, Arent Pijl, Arnout Rentinck, Nicolaas Six kaj Mattheus Verheyden.[2]

Li mortis en Leiden aŭ Warmond.

Notoj redakti

  1. Biografio de Karel de Moor en De groote schouburgh der Nederlantsche konstschilders en schilderessen (1718) de Arnold Houbraken, Digital library for Dutch literature
  2. Carel de Moor II en RKD Alirita la 16an de Februaro 2022.