Carl Barks

Carl BARKS (27a de Marto, 1901 – 25a de Aŭgusto, 2000) estis usona bildliteraturisto, verkisto, kaj pentristo. Li estas plej bone konata pro siaj komiksoj pri Donald DuckDonaldo Anaso kaj kiel la kreinto de la rolulo Scrooge McDuck. Li laboris anonime ĝis malfrue en sia kariero; la sekvantoj kromnomigis lin kiel The Duck Man (la anasulo) kaj The Good Duck Artist. En 1987, Barks estis unu el la tri inaŭguraj enkondukitoj en la Will Eisner Comic Book Hall of Fame.

Carl Barks
Carl barks.jpg
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1901 (1901-03-27)
en Merrill
Morto 25-an de aŭgusto 2000 (2000-08-25) (99-jara)
en Grants Pass
Mortis pro leŭkemio [#]
Religio ateismo [#]
Lingvoj angla [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Subskribo Carl Barks
Familio
Edz(in)o Garé Barks [#]
Profesio
Okupo aktoroverkisto • pentristo • terkultivistoĵurnalisto • rakontartisto • ilustristobildliteraturisto • bildliteratura verkisto • animaciisto • kartunisto • storyboard artist [#]
Laborkampo bildliteraturo [#]
Aktiva dum 1935–2000 [#]
Verkado
Verkoj Scrooge McDuck ❦
Gyro Gearloose ❦
Donald Duck Finds Pirate Gold ❦
Donald Duck and the Mummy's Ring ❦
Magica De Spell ❦
Gladstone Gander ❦
Beagle Boys ❦
Christmas on Bear Mountain [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Barks laboris por la Disney Studio kaj la Western Publishing kie li kreis Duckburg (Anasurbo) kaj multajn el ties loĝantoj, kiel Scrooge McDuck (1947), Gladstone Gander (1948), la Beagle Boys (1951), The Junior Woodchucks (1951), Gyro Gearloose (1952), Cornelius Coot (1952), Flintheart Glomgold (1956), John D. Rockerduck (1961) kaj Magica De Spell (1961). Fantagraphics Books nomigis lin "la Hans Christian Andersen de la komiksaj libroj."[1]

NotojRedakti

  1. "A Timeless Classic For All Ages - Fantagraphics Books" (PDF). Fantagraphics. 2011. [1] Arkivigite je 2017-04-21 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 21an de Januaro 2018.