Carl HOLBÖCK (naskiĝinta la 3-an de julio 1905 en Schwanenstadt, mortinta la 21-an de oktobro 1984 en Salcburgo) estis aŭstra juristo kaj romkatolika pastro. Lia frato estis Ferdinand Holböck, profesoro pri dogmatiko.

Carl Holböck
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1905 (1905-07-03)
en Schwanenstadt
Morto 21-an de oktobro 1984 (1984-10-21) (79-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo kanonisto • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post sacerdota ordinacio en julio 1930 en Salcburgo kaj doktoriĝo pri kanona juro ĉe Pontifika Gregoria Universitato li instruadis kiel eksterorda profesoro inter 1948 kaj 1950. Poste ĝis 1975 kiel orda profesoro. Emeritiĝo estis en la jaro 1975-a. Lia tombo troviĝas en la Kolegia preĝejo en Salcburgo.

Holböck estis honora membro de la salcburgaj katolikaj studentaj korporacioj KÖHV Rheno-Juvavia kaj KÖHV Rupertina (ene de Österreichischer Cartellverband). Li apartenis la pioniroj de restarigo de universitato en Salcburgo. Rektoreco lia estis en 1965/66.

Verkoj (elekto) redakti

  • Die Zivilehe. Die staatliche Ehegesetzgebung und die Kirche. Innsbruck 1950.
  • (eldonistece) Tractatus de iurisprudentia Sacrae Romanae Rotae iuxta decisiones quas hoc sacrum tribunal edidit ab anno 1909 usque ad annum 1946 et publicavit in voluminibus I – XXXVIII. Graz 1957.
  • kun Edmund Karlinger: Die Vorarlberger Bistumsfrage. Geschichtliche Entwicklung und kirchenrechtliche Beurteilung. Graz 1963.
  • Kirche und Staat in der ersten und zweiten Republik. Inaugurationsrede gehalten am 11. Dezember 1965 an der Universität Salzburg. München 1967.

Literaturo redakti

  • Alexander Pinwinkler: Die „Gründergeneration“ der Universität Salzburg: Biographien, Netzwerke, Berufungspolitik, 1960–1975. Böhlau, Wien/Köln/Weimar 2020, ISBN 978-3-205-20937-9.
  • Franz Pototschnig kaj Alfred Rinnerthaler (eld.): Im Dienst von Kirche und Staat. In memoriam Carl Holböck. Verlag des Verbandes der wissenschaftlichen Gesellschaften Österreichs, Wien 1985, ISBN 3-85369-615-5.

Eksteraj ligiloj redakti