Carlos Ramirez-Rosa

Carlos Ramirez-Rosa (karlos RAMIRES-ROSA) (naskiĝis la 18-a de februaro 1990] en Ĉikago, Ilinojso, Usono), estas usona politikisto. Li estas ano de la Ĉikaga Urba Konsilio de 35-a distrikto ekde 18-a de majo 2015. Antaŭ lia elektiĝo al la konsilio, li estis pagita organizanto en organizaĵo por la rajtoj de enmigrantoj, "Illinois Coalition for Immigrant and Refugee Rights", li ankaŭ estis dungito de Kongresano Luis Gutiérrez.

Carlos Ramirez-Rosa
Persona informo
Naskiĝo 18-a de februaro 1990
en Ĉikago, Usono
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universistato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign
Partio Demokrata
Profesio
Okupo politikisto vd
Ano de la Ĉikaga Konsilio de la 35-a distrikto
Dum 18-a de majo 2015
Antaŭulo Rey Colón
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estas membro de la Progresma Frakcio de la Ĉikaga Konsilo, kaj estis elektita kiel delegito al la 2016-Demokrata Nacia Kongreso kiel Bernie Sanders-subtenanto. Elektita kiel 26-a jaraĝulo al la Ĉikaga Konsili en februaro de 2015, li estas la plej juna konsilanto de la urbo, kaj unu el la plej junaj reprezentantoj iam ajn elektitaj.

Li identigas sin kiel demokrata socialisto kaj ano de la Demokrataj Socialistoj de Usono.