Demokrataj Socialistoj de Ameriko

politika partio kaj organizaĵo en Usono

Demokrataj Socialistoj de Usono, (DSU) (angle: Democratic Socialists of America, laŭvorte Demokrataj Socialistoj de Ameriko) estas organizaĵo de demokrataj socialistoj, socialdemokratistoj, kaj laboristemuloj en Usono.

Demokrataj Socialistoj de Usono
Democratic Socialists of America
Emblemo de Demokrataj Socialistoj de Usono
Lando Flago-de-Usono.svg Usono
Nacia Direktoro Maria Svart
Fondiĝo Majo 1982
Fondintoj Michael Harrington
Ĉefa sidejo 75 Maiden Lane, Ste 702 Novjorko,Novjorkio Usono
Koloro(j) Ruĝa
Ideologio Demokrata Socialismo
Kontraŭkapitalismo
Ekosocialismo
Kontraŭimperiismo
Kontraŭrasismo
Kontraŭfaŝismo
Pozicio Politika maldekstro
Membroj 55.000
Ĵurnalo Democratic Left
Junulara organizaĵo Young Democratic Socialists of America
Retejo https://www.dsausa.org/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La DSU radikas el la Socialista Partio de Usono (SPU), kies plej konataj estroj estis Eugene V. Debs, Norman Thomas, kaj Michael Harrington. En 1973, Harrington, estro de minoritata fakcio kiu kontraŭis la maldekstriĝon de la partio kiu finfine fariĝis Social Democrats, USA (SDUSA) dum la 1972 nacia kunveno, decidis krei novan organizaĵon nomata Democratic Socialist Organizing Committee (DSOC). La alia ĉefa fakcio de SPU fariĝis Socialista Partio USA (SPUSA), kiu ankoraŭ ekzistas kiel sendependa demokrata socialisma partio. La DSOC laŭ Harrington mem estis "la postrestaĵo de postrestaĵo", baldaŭ fariĝis la plej granda demokrata socialisma grupo en Usono. En 1982 ĝi unuiĝis kun New American Movement (NAM), koalicio de intelektularo de la Nova Maldekstro movado el la 1960-aj jaroj kaj eksaj-anoj de socialismaj kaj komunismaj partioj de la Malnova Maldekstro, por krei DSU.

Unue la organizaĵo estis proksimume 5.000 eks-DSOC anoj kaj 1.500 eks-NAM anoj. Je la fondiĝo de DSU, Michael Harrington kaj socialista feminisma verkisto Barbara Ehrenreich estis elektitaj por kunestri la organizaĵon. La DSU ne balotadas sendepende, ĝi anstataŭ "luktas por reformoj hodiaŭ kiuj malfortigos la povon de firmaoj kaj plialtigi la povon de laboristoj". Tiuj ĉi reformoj inkluzivas malaltigi la povon de mono en la usona politiko, povigi ordinarajn homojn en siaj laborejoj kaj ene de la ekomonio, kaj justigi la genrajn kaj kulturajn rilatojn en socio. La organizaĵo kelkfoje subtenis demokratajn kandidatojn kiel Walter Mondale, Jesse Jackson, John Kerry, Barack Obama, Bernie Sanders, kaj kandidaton de la Verda Partio Ralph Nader.

La DSU estas ne nur la plej granda socialisma organizaĵo en Usono en la 21-a jarcento, ĝi estas ankaŭ la plej granda socialista organizaĵo en la lando en pli ol jarcento. Je la fino de 2017, la membraro de la organizaĵo leviĝis al 32.000, ĉefe pro la enfluo de junuloj kiuj estis politikigitaj pro la alveno de la Trumpa prezidanteco. La mediana aĝo de la membraro en 2017 estis 33, kompare kun 68 en 2013. En la 2017 balotado de Usono, dek kvin kandidatoj kiuj estis membroj de DSU sukcese estis elektitaj en dek tri subŝtatoj, pli rimarkinde Lee Carter en la Virginia Domo de Delegitoj, aldonante al 20 membroj jam en povo. En 2018 du membroj, Alexandria Ocasio-Cortez kaj Rashida Tlaib estis elektitaj al la Usona Domo de Reprezentantoj, kaj dek unu aliuloj estis elektitaj al subŝtataj parlamentoj.

DSU estis membro de la Socialista Internacio ekde ĝia fondiĝo en 1982 tamen elektis forlasi ĝin en 2017 ĉar laŭ DSU, ĝi fariĝis ejo de novliberalismaj politikoj.

HistorioRedakti

Fondita en 1982 post la unuiĝo de Democratic Socialist Organizing Committee (DSOC) kaj American Movement (NAM), la DSU fariĝis 501(c)-neprofitcela organizaĵo. Tiam kiam la unuiĝo okazis, DSU konsistis el proksimume 5.000 eks-anoj de DSOC kaj 1.000 eks-anoj de NAM. La kombinita heredaĵo de la malnova kaj nova usona maldekstro de DSA venas de tiu unuiĝo. La DSOC estis fondita en 1972 de kontraŭ-milita frakcio de Socialist Party of America (SPA) kiu renomis sin Social Democrats, USA (SDUSA) kaj NAM estis kreita kiel postaĵo de la Students for a Democratic Society (SDS). Je sia komenco, la DSOC havis 840 anojn, kiuj 2% servis je ĝia nacia estraro —proksimume 200 kiuj antaŭe estis anoj de DSUSA aŭ ĝiaj antaŭuloj, kiel Socialist Party–Social Democratic Federation, antaŭe parto de SPA en 1973, kiam la SDUSA ankoraŭ havis 1.800 anojn laŭ 1973 artikolo pri Harrington. La ruĝa rozo estas parto de la oficiala emblemo de DSU, tradicie ĝi estas simbolo de socialismo ekde la 1886 Tumulto de Haymarket Square kaj la posta Tago de la Laboro-manifestacioj, kiuj komenciĝis en la 19-a jarcento kaj ankoraŭ okazas. La emblemo de DSU devenas de la emblemo de DSOC, ĝia antaŭula organizaĵo kaj tiu de Socialista Internacio, kiu montras pugnon premante rozon, en la DSU emblemo la pugno estas anstataŭigita per miksrasa, manpremo, kiu emfazas la kontraŭrasismon de DSU. La originala pugna kaj roza emblemo estis desegnita de Didier Motchane kaj aliuloj de la Socialista Partio (Francio), kiu estis fondita en 1971, ekde tie la emblemo estis komunigita en socialismaj kaj laboristaj organizaĵoj tutmonde.

Pri balotaj politkoj, la DSU historie estis ligita kun la sekva sinteno de Harrington: "la maldekstra flanko de realismo troviĝas en la Demokrata Partio". En ĝiaj fruaj jaroj, la DSU kontraŭis respublikanajn prezidentajn kandidatojn donante kritikan subtenon al kandidatoj de la Demokrata Partio kiel Walter Mondale en 1984. En 1988, la DSU entuziasme subtenis la duan kandidatiĝon de Jesse Jackson. Ekde 1995, la pozicio de DSU pri usonaj balotaj politikoj estas ke "demokrataj socialistoj malakceptas aŭ-tiu-aŭ-tio-trakton al balota koalicia konstruado, nura koncentriĝo en la konstruo de nova partio, aŭ en la transformiĝo ene de la Demokrata Partio". Dum la 1990-aj jaroj donis al la Klinton-a administracio takson de C- (70–72%), aŭ "malpli ol kontentiga".

La elektitaj estroj de DSU ofte taksas ke oni devas labori ene de la Demokrata Partio anstataŭ ol krei aŭ subteni trian partion. Tamen, la DSU estas tre kritika pri la firmaa-financita estreco de la Demokrata Partio. La organizaĵo diris la jenon:

Multe de la progresemaj, sendependaj, politikaj agoj daŭre okazos en la balotoj de la Demokrata Partio subtenante kandidatojn kiuj reprezentas vastan progreseman koalicion. En tiaj situacioj, demokrataj socialistoj subtenos koaliciajn kampanjojn bazitajn je la laborista movado, virinoj, koloruloj, kaj aliaj eblaj kontraŭ-firmaaj elementoj. Balotaj taktikoj estas nur rimedoj por demokrataj socialistoj, la konstruado de forta kontraŭ-firmaa koalicio estas la celo.

Balotaj poziciojRedakti

En la jaro 2000, DSA subtenis neniun en la prezidenta balotado, kelkaj eminentaj anoj subtenis la kandidaton de la Verda Partio Ralph Nader, aliaj subtenis la kandidaton de la Socialista Partio USA, David McReynolds, kaj aliaj subtenis la kandidaton de la Demokrata Partio Al Gore. En la jaro 2004, la organizaĵo subtenis al John Kerry kaj post lia venko en la interna balotado de la Demokrata Partio, la Politika Aga Komitato de DSU deklaris:

Kvankam ni ne havas iluziojn pri kiel la administracio de John Kerry regus — sen amasa premo de sube — kaj ni ne estas impresitaj kun liaj malfruaj kritikoj pri la milito kaj liaj antaŭaj subtenoj de 'libera komerco', ni ankaŭ komprenas ke la administracio de Bush estas tiom reakcia kiel de Reagan. Venko kontraŭ Kerry ne estus interpretita kiel venko de usona centrismo, kiu li reprezentas, sed venko kontraŭ ĉefkurenta maldekstro. Rezulte, ĝi kuraĝigus la Dekstron kaj malkuraĝigus la Maldekstron (kaj sindikatistojn kaj kolorulojn) tiom multe kiel la venko de Reagan kontraŭ Mondale en 1984. Aliflanke, venko de Kerry lasus al ni iri antaŭen kun progresuloj agreseme premante administracion kiu ŝuldas sian venkon al la demokrata mobilizado de malsupre.

La nura rezolucio pri venontaj balotadoj en la 2005 kunveno centris pri la sendependa kampanjo de Bernie Sanders por la Senato en Vermonto. En la kunveno de 2007 en Atlanta estis senprecedenca partoprenantaro kaj pli da partopreno de la junulara suborganizaĵo. Sanders donis la ĉefan prelegon.

En 2008, la DSU kritike subtenis Demokratan kandidatiĝon de Barack Obama en lia konkuro kontraŭ la Respublikano John McCain. En artikolo verkita en la 24-a de marto eldono de The Nation, altrangaj strategiistoj de DSU Barbara Ehrenreich kaj Bill Fletcher Jr kune kun Tom Hayden kaj Danny Glover anoncis la kreadon de Progresemuloj por Obama. En la artikolo, tiuj kvar homoj diris ke Obama estas la plej progresema kaj sukcesebla Demokrata kandidato ekde John F. Kennedy en 1968.

 
Lee Carter, ano de Virginia Domo de Delegitoj de la 50-a distriko.

Post la venko de Obama, dekstruloj plendis ke la politikoj de lia administracio estis socialistaj tamen tio neis kaj la DSU-n kaj Obama-n. La komuna uzo de la vorto socialista kiel epiteto kontraŭ Obama administracio kaŭzis ke la Nacia Direktoro de DSU Frank Llewellyn fari deklaron ke "dum la pasintaj dek du monatoj, la Demokrataj Socialistoj de Usono ricevis pli da amaskomunikilaj atentoj ol dum la pasintaj dek du jaroj".

Por la 2016 prezidenta balotado, la DSU subtenis Sanders. DSU klarigis ke la Nova Interkonsenta-inspirita programo ne plenumas la socialistan celon establi socialan posedon de la ekonomio, la DSU taksas lian kampanjon kiel pozitiva disvolviĝo en la kadro de nunaj usonaj politikoj. La DSU notis la gravecon de lia kandidatiĝo kiel mem-identigita demokrata socialisto kaj aldone "dumviva batalanto de publikaj programoj kaj demokrataj rajtoj kiuj memfidigas la laboristaron". La DSU administris la #WeNeedBernie (#NiBezonasBernie)-an kampanjon, interne koncentrita iniciato por mobilizi DSU-subtenantojn por Sanders. Post la malvenko de Sanders en la interna balotado de la Demokrata Partio, la DSA vokis por venko kontraŭ Trump tamen ĝi ne subtenis la kandidatiĝon de Hillary Clinton.

2017 balotaj venkojRedakti

En la usonaj balotadoj de 2017, la DSU subtenis dek kvin kandidatojn kaj la plej alta rango atingis sukcese Lee Carter-n en la Virginia Domo de Delegitoj. DSU anoj atingis entute dek kvin postenojn en dek tri subŝtatoj, altigante la tuton de postenoj al tridek kvin (originale la DSU en sia nova balotada strategio de la kunveno, esperis nur atingi proksimume kvin novajn postenojn). 56% de la DSU-kandidatoj estis venkaj tiujare kompare kun 20% en 2016. Tiuj ĉi rezultoj kuraĝigis al pli granda kvanto da kandidatiĝoj de DSU-anoj en 2018.

Kelkaj venkoj de 2017
Nomo Posteno Loko
Ross Grooters Urbestrarano Pleasant Hill, Iovao
Denise Joy Urbestrarano Billings (Montano)
Seema Singh Perez Urbestrarano Knoxville (Tenesio)
Joel Sipress Urbestrarano Duluth (Minesoto)
JT Scott Urbestrarano Somerville (Masaĉuseco)
Ben Ewen-Campen Urbestrarano Somerville (Masaĉuseco)
Lee Carter Virginia Doma Delegito Virginio (ŝtato)

2018 balotadoRedakti

 
Alexandria Ocasio-Cortez Kongresanino de la 14-a kongresa distriko de Novjorkio

En 2018 balotadoj de Usono, la DSU antaŭvidis la unuan DSU-anon en la Usona Kongreso kaj atingis cent postenulojn tutlande per siaj strategiaj kampanjoj. Kvardek du formale subtenitaj homoj kandidatiĝis por postenoj en la federalaj, subŝtataj, kaj lokaj niveloj, inkluzive en Florido, Havajo, Kansaso, kaj Miĉigano; Zak Ringelstein de Majno, Demokratano, estis la nura senata kandidato. Lokaj filioj subtenis entute 110 kandidatojn. Kvar inaj DSU-anoj (Sara Innamorato, Summer Lee, Elizabeth Fiedler kaj Kristin Seale) venkis la kontraŭulojn en la interna Demokrata balotado por postenoj en la Pensilvania Domo de Reprezentantoj, du el ili venkis konservativajn virajn kontraŭulojn de la Demokrata Partio kiuj jam estis postenigitaj tie. Aldone, Jade Bahr kaj Amelia Marquez venkis en la internaj balotadoj en Montano por la Subŝtata Domo kaj Jeremy Mele gajnis sian balotadon for la Majna Domo de Reprezentantoj. En Kalifornio Jovanka Beckles gajnis postenon el du kaj antaŭiris al la konkuro por la Kalifornia Asembleo, en la orienta parto de la San-Franciska regiono.

 
Rashida Tlaib Kongresanino de la 13-a kongresa distriko de Miĉigano

En la 26-a de Junio, DSU-ano kaj subtenitulo Alexandria Ocasio-Cortez venkis al Joseph Crowley en la interna balotado de la Demokrata Partio por la 14-a kongresa distrikto en Novjorko, ĝi estis granda surprizo. Tiu venko preskaŭ garantiis la venkon de Ocasio-Cortez en la ĝenerala balotado, ĉar la distrikto havas grandegan procenton de homoj kiuj voĉdonas por la Demokrata Partio. Tamen indas mencii ke la Minoritata Estro de la Usona Domo Nancy Pelosi, prifajfis la venkon kiel "ne taksinda kiel io kio reprezentas ion ajn alian" kaj argumentis ke ĝi nur reprezentis ŝanĝon en unu progresema distrikto. Male, la ĉefo de la Demokrata Nacia Komitato Tom Perez proklamis ke Ocasio-Cortez estas "la estonteco de la partio", tamen la trockiisma Kvara Internacio kritikis ŝin kaj al DSU ĉar ĝi estis maldekstra kovrilo por la dekstrema Demokrata Partio. Ses semajnoj post la venko de Ocasio-Cortez, DSU-ano kaj subtenitulo Rashida Tlaib gajnis la internan balotadon de la Demokrata Partio por 13-a kongreso distrikto en Miĉigano. Ambaŭ Ocasio-Cortez kaj Tlaib venkis la respublikanajn konstraŭulojn en la ĝeneralaj balotadoj de iliaj distriktoj kaj fariĝis anoj de la Usona Kongreso. Proksimume dek du anojn (aŭ ne-anojn kiuj estis subtenitaj de DSU) gajnis postenojn en subŝtataj parlamentoj. Entute kvardek venkintaj kandidatoj estis subtenitaj de DSU en la ŝubŝtataj, provincaj, kaj urbaj niveloj.

La venko de Ocasio-Cortez kaj sekva atento per la amaskomunikiloj kondukiĝis al mil novaj anoj por DSU en la sekva tago, proksimume dektri kvinoble ol kutime kaj la plej granda unutaga aliĝo al la organizaĵo en ties historio. Tiuj ĉi aliĝoj helpis al DSU kreskiĝi al 42.000 anoj en Junio 2018. Tiu kvanto leviĝis al 55.000 en la 1-a de Septembro 2018.

Politiko kaj ideologioRedakti

La ideoj de DSU estis historie iom influita de la ideoj de ĝia unua ĉefulo Michael Harrington. Li estis kontraŭ kapitalismo kaj 'reala socialismo' (landoj kiuj identigis sin kiel socialistaj) ĉar li taksis ilin kruelaj kaj kontraŭ-liberecaj. Harrington subtenis transformiĝon de la Demokrata Partio, de amorfa miksaĵo de konservema, centrema, kaj maldekstra-liberela politikoj al io simila al la socialdemokratiaj partioj de Okcidenta Eŭropo, ene de la Demokrata Partio, DSU fariĝus ties kontraŭkapitalisma maldekstra flanko. La konstituo de DSU skizas la ideon jene:

Ni estas socialistoj ĉar ni malakceptas la ekonomian ordon bazita je privata profito, fremdiĝigitaj laboristoj, grandegaj malegalecoj de riĉeco kaj povo, diskriminacio bazita je raso, sekso, seksa orientiĝo, genra esprimo, handikapa statuso, aĝo, religio, kaj nacieco, kaj brutalecon kaj perforton kiu necesas por defendi la hodiaŭan staton. Ni estas socialistoj ĉar ni kunhavas komunan vizion de kompata sociala ordo bazita je populara rego de rimedoj kaj la produktado, ekonomia planado, justa redistribuo, feminismo, rasa egaleco, kaj ne-subpremaj rilatoj. Ni estas socialistoj ĉar ni kunkreas konkretan strategion por atingi tiun vizion, por konstrui movadon de la majoritato kiu realigos demokratan socialismon en Usono. Ni opinias ke tia strategio devos agnoski la klasan strukturon de usona socio kaj ke tiu ĉi klasa strukturo signifas ke ekzistas baza konflikto inter tiuj frakcioj kun grandega ekonomia povo kaj la plejmulto de la loĝantaro.

La DSU konsideras sin tutpopola kaj plur-tendenca organizaĵo kun anoj kiuj esprimas ampleksajn kontraŭkapitalismajn kaj socialistajn vidpunktojn. DSU-anoj havas opiniojn kiuj vastiĝas disde ekosocialismo, demokrata socialismo, liberecisma socialismo, kaj komunismo, ĝis la socialdemokratio de Bernie Sanders. Kelkaj de tiuj ĉi vidpunktoj troviĝas en formalaj frakcioj kiel la Komunista Frakcio kaj la Liberecisma Socialista Frakcio. La DSU konsideras la finon de kapitalismo kaj la realigon de socialismo iompostioma long-daŭra celo, tial la organizaĵo koncentras siajn tujajn politikajn energiojn en reformoj ene de kapitalismo kiu memfidigas la laboristaron kaj samtempe malpovigas la povon de firmaoj:

Ĉar ni dube vidos la tujan finon de kapitalismo morgaŭ, DSA luktas por reformoj hodiaŭ kiuj malfortigos la povon de firmaoj kaj altigos la povon de la laboristaro.

 
Carlos Ramirez-Rosa, ano de la Ĉikaga Konsilio de la 35-a distrikto.

SocialismoRedakti

En la "oftaj demandoj" parto de ilia retpaĝo sub "Kio estas Demokrata Socialismo", la DSU karakterizas sian vizion de socialismo kiel ekonomia sistemo bazita sur maksimuma malcentralizo, kiu povas subteni gamon da modeloj por socia posedado, inkluzive de publike posedataj entreprenoj kaj laboristposedaj kooperativoj . Historie la DSU malakceptas centralizitan ekonomian planadon en favoro de kombinaĵo de demokratia planado kaj merkataj mekanismoj.

Socia posedado povus realiĝi en multaj formoj, kiel laboristposedaj kooperativoj aŭ publike posedataj entreprenoj administritaj de laboristoj kaj konsumantoj. Demokrataj socialistoj favoras tiom multe da malcentralizo laŭeble. Dum en industrioj kun grandaj koncentriĝoj de kapitalo kiel energio kaj ŝtalo eble bezonos ian tipon de ŝtata posedanto, multaj industrioj de varoj povus esti plej bone administrigitaj kiel kooperativoj. Demokrataj socialistoj longe malakceptis la kredon, ke la tuta ekonomio devas esti centre planita. Dum ni kredas, ke demokratia planado povas formi gravajn sociajn investojn kiel amatransportado, loĝado kaj energio, merkataj mekanismoj estas bezonataj por determini la postulon por mutlaj varoj.

Ĉar la DSA ne kredas, ke kapitalismo kaj privataj korporacioj povas esti tuj anstataŭigitaj per socialismo, ĝi subtenas uzi registarajn reglamentojn kaj organizitan laboristaron por fari privatajn komercojn pli respondecaj al la interesoj de la publiko:

En la tuja estonteco ni ne povas forigi privatajn korporaciojn, sed ni povas konduki ilin sub pli granda demokrata rego. La registaro povus uzi reguligojn kaj impostajn stimulojn por instigi kompaniojn agi en la publika intereso kaj kriminaligi detruajn agojn kiel ekzemple la eksportado de laborpostenoj al landoj kun malaltaj salajroj kaj la poluado de nia medio. Publika premo povas ankaŭ havi kritikan rolon en la lukto por respondecigi korporaciojn. Plejparte socialistoj atendas, ke sindikatoj respondecigos privatajn komercojn.

InternaciecoRedakti

En la 2017a DSU-Kongreso, la grupo anoncis sian retiriĝon de Socialista Internacio(SI). La aprobita rezolucio diras ke la DSU "[konstruos] rektajn rilatojn kun socialismaj kaj maldekstraj partioj kaj sociaj movadoj ĉirkaŭ la mondo, kiun ni povas ellerni kaj kiu kunhavas niajn valorojn. [...] Nia asocio kun Socialista Internacio malhelpas nian kapablecon disvolvi pli fortajn rilatojn kun partioj kaj sociaj movadoj, kiuj kunhavas niajn valorojn kaj, en multaj kazoj, forte kontraŭstaras la membrojn de SI de siaj landoj ". Ĝi ankaŭ aprobis rezolucion, kiu solidigis la solidarecon de la DSU kun la luktoj de la palestina popolo kaj kun la movado de Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj: "Demokrataj Socialistoj de Usono kondamnas ĉiujn klopodojn rifuzi la rajton de palestinanoj en Usono kaj iliaj aliancanoj al libera parolado, kunvenlibereco, kaj akademia libereco ". La rezolucio plie kondamnis israelajn agojn, komparante tiujn agojn al apartismo.

La DSU montris sian solidarecon kun Ahed Al-Tamimi. La organizaĵo petis por ŝia tuja liberigo. La deklaro ankaŭ ripetis la subtenon de la DSU por liberigo de la palestina popolo.

En 2016, la DSU publikigis deklaron de solidareco kun Venezuelo. La deklaro nomis la sankciojn al Venezuelo fare de la registaro de Obama maljusta kaj kontraŭleĝa. Ĝi petis Usonon ĉesi ĝian enmiksiĝon en venezuelaj aferoj, dirante: "Ni vokas al la Prezidento kaj Kongreso inversigi tiujn agojn kaj ĉesi malhelpi la venezuelajn homojn kaj ilian laŭleĝan demokratie elektitan registaron".

La DSU kontraŭstaras la usonan intervenon en la Siria enlanda milito. Deklaro eldonita en aprilo 2017 nomis la intervenon de la Trump-administrado kaj malobservon de enlanda kaj internacia juro. En la sama komunikaĵo, la DSU petis protestojn konstraŭ la agoj de Trump kaj por la lobiado al la Kongreso por halti ajnan plian intervenon.

KontraŭfaŝismoRedakti

La DSA asertas sin kiel kontraŭrasisma kaj kontraŭfaŝisma organizaĵo. Membroj ĉeestis diversajn kontraŭfaŝismajn marŝojn kaj protestojn, inkluzive en kontraŭprotestoj kontraŭ Manifestacio Unuigu la Dekstron en Charlottesville, Virginio, la "Boston Free Speech Rally" kaj multaj aliaj dekstraj manifestacioj pri la forigo de monumentoj por la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono. La DSU laboras kun aliaj maldekstraj grupoj, kiuj luktas kontraŭ faŝismon en Usono, inkluzive kun la Industriaj Laboristoj de la Mondo, la Internacia Socialisma Organizaĵo kaj la grupoj okupitaj en la antifa movado. La organizaĵo ankaŭ kritikas policon en Usono pro iliaj agadoj konstraŭ kontraŭfaŝistoj kaj iliaj agadoj kontraŭ grupoj kiel Black Lives Matter.

La DSU ligas ĉi tiun batalon kontraŭfaŝismaj grupoj kun sia pli larĝa lukto kontraŭ kapitalismo, dirante en sia retejo: "Ni kredas, ke la teruro disĵetita al niaj kamaradoj estas venkebla. Ni ankaŭ kredas, ke la pli larĝa sistemo de rasisma subpremo estas venkebla, sed nur kun la fino de la kapitalisma sistemo, kiu naskis ĝin". La organizaĵo kredas je la defendo de komunumoj kontraŭ novfaŝisma perforto kaj je la konstruado de plur-rasa laboristara movado. Ĉi tio implikas transformi reakciajn kaj rasismajn grupojn kaj eventojn, kredante ke unuigita fronto de maldekstraj organizoj devas alfronti ĉi tiujn fortojn kien ajn ili aspektos. Parto de la lukto estas bojkoti rasismajn grupojn kaj okazaĵojn, per unuigita maldekstra kunlaborado ili luktu kontraŭ faŝismaj minacoj ie ajn.

Laborista movado kaj rajtoj de laboristojRedakti

La DSI longe estis subtenanto kaj defendanto de la laborista movado en Usono kaj ankaŭ argumentis por la pliigo de internacia laborista solidareco. La DSU kredas je travivebla minimuma salajro por ĉiu laboristo, sed rimarkas, ke ĉi tiu batalo estas nur la unua paŝo en la konstruado de pli kompata ekonomia sistemo: "Finfine la minimuma salajro nur funkcias por tiuj kiuj bonŝance atingis laboron - eĉ malalta pagita posteno- kaj ĝi ne vere "funkcias" por ili, ĉar ĝi ne venas kun sanzorgo, taŭgaj lernejoj aŭ sufiĉe da mono por apartigi por emeritiĝo". La membroj de la DSA estis subtenantoj kaj aktivuloj en luktoj por pliigi la minimuman salajron tra la lando, inkluzive de la "Fight por $ 15 protestoj", deklarante:

  Kiel socialistoj ni kredas, ke ne ekzistas forta socialisma movado sen aktiva kaj potenca laborista movado.— Demokrata Socialista Laborista Komisiono

La DSU kontraŭstaras "rajton labori" leĝoj, kiuj estas rigardataj kiel atakoj kontraŭ la rajtoj de laboristoj kaj la historiaj progresoj de la laborista movado. Oni argumentas, ke la deklaro de ĉi tiuj leĝoj reduktas la efikecon de kolektivaj interkonsentoj, malavantaĝigante laboristojn. En deklaro eldonita en 2014, la organizaĵo diris: "Tiaj 'rajtoj por laboro' leĝoj konscie celas malfortigi la forton de sindikatoj, ili estas la ĉefa kialo, kial la 'rajto labori' estas, laŭ Martin Luther King, Jr. priskribis ĝin, "la rajto labori por malpli". [131]

La DSU argumentas, ke financaj elitoj konscie batalis por detrui sindikatan potencon por solidigi la hegemonion de merkatoj kaj korporacia potenco. La organizaĵo kredas, ke por justa kaj daŭrigebla ekonomia sistemo, ke la produktado de riĉeco devas esti sub la demokratia rego de tiuj, kiuj produktas ĝin. La DSU ankaŭ emfazas la rolon de enmigrintoj, virinoj, malebligitaj laboristoj, GLAT-anoj kaj laboristoj de koloro en la pli larĝa laborisma movado, kredante ke ĉiuj baroj inter laboristoj devas esti rompitaj por helpi krei kaj subteni larĝan kaj unuiĝisntan laboristan movadon.

GLAT-rajtojRedakti

La DSU estas kompromisita al la rajtoj de la GLAT-komunumo, ligante kontraŭgeja antaŭjuĝo al kapitalisma ekspluatado. Ĉi tio inkluzivas puŝojn por egalaj rajtoj kaj protektoj por ĉiuj, kiuj identigas GLAT+ ankaŭ rajtojn al loĝejo, laborpostenoj, edukado, publikaj loĝejoj kaj sanzorgo. La DSU rekonas, ke tiuj, kiuj estas la plej antaŭjuĝitaj laŭ identeco, estas misproporcie virinoj kaj koloruloj. La organizaĵo ankaŭ provas certigi ke publikaj lernejoj estu sekuraj lokoj por GLAT-anaj studentoj kaj ke studentoj devus havi tutan aliron al necesejoj, kiuj reflektas sian genron. La DSU subtenas protekton de samseksemaj geedzecoj, sed ĝi "opinias geedzecon kiel nur unu unuan paŝon en agnoskado de la diverseco de homaj rilatoj".

Socialisma FeminismoRedakti

La DSU asocias sin kun la socialisma-feminisma movado. La organizaĵo kredas, ke kapitalismo estas konstruita sur blankula supereco kaj ankaŭ virseksa supereco. La DSU subtenas, ke reproduktaj rajtoj estas kernaj al la feminisma movado. Ligante demokratan socialismon kaj socialisman feminismon, la DSU diras "ke konstraŭkoncipo kaj sekura abortigo devus esti provizitaj kiel parto de kompleta sola-paganta sanprogramo". Kredante, ke balotada politiko ne povas sate subteni socialisman feminismon, la organizaĵo diras, ke la emfazo devas esti sur komunuma bazdemokratio. La DSU plu diras ke socialisma feminismo devas inkluzivi la rajtojn de la GLAT-komunumo.

Israel-Palestina KonfliktoRedakti

La DSA kontraŭstaras cionismon kaj la nuna formo de la ŝtato de Israelo. Membroj takas tiuj aĵojn imperiisma kaj formo de etno-ŝtato. La DSU iam antaŭe subtenis Israelon, inkluzive ili subtenis socialismajn kaj progresivajn individuojn kaj movadojn en la ŝtato. Eĉ proksime en 2012, iama DSA-gvidanto priskribis la grupon kiel "la maldekstren lokon se vi estas socialisto kaj vi estis por-Israelo". Alternet, reta revuo, rimarkis, ke tio estis dividiga temo en la grupo, kun pli maljunaj membroj "provante akordigi socialismon kun cionismo" dum pli junaj membroj rekonas la movadon de Bojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj kiel"historie validigita strategio de neperforta protesto kaj "la plej potenca forto por batali israelan-apartismon en la 21-a jarcento ". La 5-a de aŭgusto de 2017, la membroj de la organizaĵo voĉdonis preskaŭ unuanime subtenis paŝon por formale apogi la movadon de laBojkoto, Malinvesto, kaj Sankciumoj. "Jewish Solidarity Caucus" (Juda Solidareco Frakcio", subgrupo formita fare de judaj DSA-membroj antaŭ la movado, deklaris en sia fondanta deklaro, ke "cionismo ne povas venki antisemitismon" kaj "kiel socialistoj ni abomenas ĉiujn ekskluzivismajn naciismojn".

Vidu ankaŭRedakti