John Kerry

John Forbes Kerry [ke'ri] (naskiĝis la 11an de decembro 1943 en Aurora, Koloradio) estas usona politikisto.

John Kerry
John F. Kerry.jpg
Persona informo
John Kerry
Naskonomo John Forbes Kerry
Naskiĝo 11-an de decembro 1943 (1943-12-11) (79-jara)
en Aurora
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj anglafrancagermana [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Yale College • Boston College Law School • Lernejo Sankta-PaŭloUniversitato Yale • Fessenden School • St. Albans School • Jonathan Edwards College [#]
Partio Demokrata Partio [#]
Subskribo John Kerry
Familio
Patro Richard J. Kerry [#]
Patrino Rosemary Forbes Kerry [#]
Gefratoj Cameron Kerry [#]
Edz(in)o Teresa Heinz Kerry • Julia Thorne [#]
Infanoj Vanessa Kerry • Alexandra Kerry [#]
Profesio
Okupo politikisto • mararmea oficiro • advokatodiplomatopiloto • pacaktivisto • partoprenanto de internacia forumo [#]
Aktiva en Vaŝingtono [#]
Aktiva dum 1966– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
68-a ministro pri eksteraj rilatoj de Usono
Dum 1-a de februaro 201320-a de januaro 2017
Antaŭulo Hillary Clinton
Sekvanto Rex Tillerson
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kerry estis usona senatano el Masaĉuseco kaj unu el la oficialaj kandidatoj por la oficiala prezidanta ofico de la Demokrata Partio por prezidenta baloto de Usono jare 2004. Li malvenkis en la baloto kontraŭ George W. Bush.

Kerry estas filo de diplomato kaj pasigis grandan parton de sia junaĝo en Eŭropo. Lia familio apertenas al tiel nomata "nobelaro" de orienta marbordo de Usono – lia patrino estas rekta praidino de unua guberniestro de Masaĉuseco en la 17-a jarcento. Li ankaŭ estas membro de la entreprenista familio Forbes. Lia avo Friedrich Kohn estis de juda-silezia familio, sed katolikiĝis jare 1901 kaj jare 1904 enmigris Usonon adoptinte la nomon Frederick Kerry. John Kerry vivis ankaŭ en Berlino kaj Svislando. La dua edzino de John Kerry estis Teresa Heinz, kiu estas vidvino de senatano H. John Heinz la 3-a. John Heinz la 3-a estis heredanto de keĉupo-fabrikanto Henry J. Heinz. La kapitalo de Teresa Heinz estas taksata ĉirkaŭ 500 milionoj da usonaj dolaroj.

La 21an de decembro 2012 li estis nomumita fare de Usona Prezidento Barack Obama por la posteno de Sekretario de Ŝtato post Hillary Clinton, kiu forlasis la postenon pro la malsano. La 29-an de januaro 2013 la Usona Senato aprobis lian nomumon por la posteno de Sekretario de Ŝtato de Usono, kiu ekfunkciis de la 1-an de februaro 2013.

Eksteraj ligilojRedakti