Rashida Tlaib

usona politikisto

Rashida Tlaib (naskiĝis la 24-an de julio 1976 en Detrojto, Miĉigano, Usono), estas usona politikisto kaj advokato kiu servas kiel la Usona Reprezentanto de la 13-a kongresa distrikto de Miĉigano ekde 2019. La distrikto enhavas la okcidentan duonon de Detrojto, plurajn okcidentajn antaŭurbojn, kaj grandan parton de la areo Downriver. Ŝi estas ano de la Demokrata, ŝi antaŭe reprezentis la 6-an kaj 12-an distriktojn en la Miĉigana Domo de Reprezentantoj antaŭ ol ŝi estis elektita por la Usona Kongreso.

Rashida Tlaib
Persona informo
Rashida Tlaib
Naskonomo Rashida Harbi
Naskiĝo 24-a de julio 1976
en Detrojto,Usono
Religio islamo vd
Etno Palestinian Americans vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Vajna Ŝtata Universitato
Partio Demokrata
Subskribo Rashida Tlaib
Familio
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Laborkampo politikisto vd
Aktiva en LansingVaŝingtono vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ano de la Usona Domo de Reprezentantoj de la 13-a distrikto de Miĉigano
Dum 3-a de januaro 2019
Antaŭulo Brenda Jones
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 2018, Tlaib ricevis la nomumon de la Demokrata por la 13-a kongresa distrikto de Miĉigano por la Usona Domo de Reprezentantoj. Neniu kandidatiĝis de alia partio kontraŭe kaj ŝi fariĝis la unua palestin-usona virino en la Kongreso. Tiujare ŝi kaj Ilhan Omar fariĝis la du unuaj islamaninoj elektitaj por la Kongreso.

Tlaib estas ano de la Demokrataj Socialistoj de Usono. Rashida Tlaib kaj Alexandria Ocasio-Cortez kaj estas la unuaj du anoj de tiu grupo en la Usona Kongreso. Tlaib estas kritikisto kontraŭ la Trumpa prezidanteco kaj subtenas lian elpostenigon. Pri eksteraj rilatoj, ŝi kritikas la izraelan registaron, postulas ke Usono ne plu finance subtenu Israelon, ŝi subtenas la BMS-movadon kun la celo ke Israelo forlasu la israelajn koloniojn en Cisjordanio.