Ilhan Abdullahi OMAR (naskiĝis la 4-a de oktobro 1981) estas somala-usona politikisto kiu servas kiel la Usona Reprezentanto de la 5-a kongresa distrikto de Minesoto ekde 2019. La distrikto estas bazita en Mineapolo kaj inkluzivas plurajn malgrandajn proksimajn urbojn.

Ilhan Omar
Persona informo
Ilhan Omar
Naskiĝo 4-a de oktobro 1981
en Mogadiŝo, Somalio
Religio islamo vd
Etno Somali American • Benadiri people vd
Lingvoj anglasomala vd
Loĝloko Mineapolo vd
Ŝtataneco UsonoSomalio vd
Alma mater Norda Dakota Ŝtata Universitato
Partio Demokrata
Familio
Patro Nur Omar Mohamed vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikisto • political staffer • ŝtata funkciulo • aktivulo • policy advisor vd
Verkado
Verkoj This is What America Looks Like vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ano de la Usona Domo de Reprezentantoj de la 5-a distrikto de Minesoto
Dum 3-a de januaro 2019
Antaŭulo Keith Ellison
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 2016 ŝi estis elektita por la Minesota Domo de Reprezentantoj kiel ano de la Minesota Demokrata-Farmista-Laborista Partio, filio de la Demokrata Partio, ŝi fariĝis la unua somala-usona elektita por leĝdona korpo en Usono. En Novembro 2018, ŝi fariĝis la unua naturalizita civitano el Afriko kaj la unua somali-usona elektita por la Usona Kongreso. Kune kun Rashida Tlaib, ŝi estis unu el la du unuaj islamaninoj elektita al la Kongreso kaj la unua neblankula virino kiu servis kiel usona reprezentanto en Minesoto.

Ŝi estas ano de la Kongresa Progresema Fakcio, Omar subtenas dignoplenan salajron, malaltekostajn loĝejojn, studentan ŝuldan pardonon, universalan sanzorgadon, kaj la abolon de la Usona Agentejo pri Enmigrado kaj Dogano. Ŝi forte kontraŭas la polikojn pri enmigrado de la Trumpa prezidenteco.

Laŭ si, ŝi estas demokrata socialisto tamen malsimile al Alexandria Ocasio-Cortez kaj Rashida Tlaib, kiuj ambaŭ estis elektitaj al la Kongreso samtempe en 2018, ŝi neniam aliĝis al la Demokrataj Socialistoj de Usono aŭ petis ilian politikan subtenon.