Carmen Posadas

hispan-urugvaja verkistino

Carmen de POSADAS Mañé (Montevideo, 13a de aŭgusto 1953) estas urugvaja verkistino, kiu ŝtataniĝis ankaŭ en Hispanio, kie ŝi loĝas.[1]

Carmen Posadas
Persona informo
Carmen Posadas
Naskonomo Carmen de Posadas Mañé
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1953 (1953-08-13) (70-jaraĝa)
en Montevideo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio (1985–)
Urugvajo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Mariano Rubio Jiménez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

En 1965 ŝi translokiĝis al Madrido (Hispanio) kun sia familio. Poste ŝi loĝis ankaŭ en Moskvo, Bonaero kaj Londono, urboj en kiuj ŝia patro estis ambasadoro.[2] En 1985 ŝi akuiris la duoblan ŝtatanecon hispan-urugvajan.

Ŝi verkis pli ol 15 porinfanajn verkojn, plus dek du romanojn, du biografiojn kaj variajn scenarojn de kino kaj televido.

Ŝi estis prezentistino en 1988 de la programo de Televisión Española nome Entre líneas pri literaturo.

Ŝi ekkarieris literature en 1980, verkante porinfanan kaj porjunulan literaturo, ĝenrojn kiujn ŝi kultivis ĝis 1987. En 1984, ŝia libro El señor Viento Norte venkis en la Premio Nacional de Literatura al la ple bona elsono.[3] Ŝia unua verko trans la porinfana literaturo estis Escena improbable, kunlabore kun Lucrecia King-Hedinger. Ŝi verkis ankaŭ scenarojn de kino kaj televido kaj publikigis du satirajn eseojn: nome Yuppies, jet set, la movida y otras especies kaj, unu jaron poste, El síndrome de Rebeca: guía para conjurar fantasmas. Ekde tiam ŝi alternigis romanojn kaj novelojn.

En 1991 ŝi publikigis la eseon ¡Quién te ha visto y quién te ve! kaj en 1995 la romanon Cinco moscas azules. En 1997 ŝi verkis la novelaron Nada es lo que parece. Sekvajare ŝi ricevis la Premion Planeta pro Pequeñas infamias.[4]

Verkoj

redakti
Porinfanaj verkoj
  • Una cesta entre los juncos (1980)
  • El cazador y el pastor (1980)
  • El chico de la túnica de colores (1980)
  • Hacia una tierra desconocida (1980)
  • El Niño de Belén (1980)
  • El pastor que llegó a ser Rey (1980)
  • El señor viento Norte (1983) (Premio Nacional de Literatura al libro mejor editado 1984)
  • El parque de papel (1984) Lernolibro kun legaĵoj por bazlernejoj.
  • Kiwi (novelo) (1986)
  • Hipo canta (1987)
  • El mercader de sueños y otros relatos (1990)
  • Padres, padres (1993)
  • María Celeste (1994)
  • Liliana, bruja urbana (1995)
  • Encuentro con Cousteau en el polo Sur (1999)
  • Tú y yo tan raros como siempre (1999) (En kompilaĵo: Hijas y padres)
  • Dorilda (2000)
  • El peinador de ideas (2002)
  • Dorilda y Pancho (2003)
  • Cuac (novela) (2004)
  • Elemental, querido Freud (2005) (En kompilaĵo: Mujeres en ruta)
  • Mi primer libro sobre Machado (2009)
Noveloj
  • Mi hermano Salvador y otras mentiras (1990) (11 cuentos)
  • Nada es lo que parece (1997) (14 cuentos)
  • Literatura, adulterio y una Visa platino (2007)
Romanoj
  • Una ventana en el ático (1993)
  • Cinco moscas azules (1996)
  • Pequeñas infamias (1998) (Premio Planeta 1998)
  • La bella Otero (novela) (2001)
  • El buen sirviente (2003)
  • Juego de niños (novela) (2006)
  • Hoy caviar, mañana sardinas (2008) (Kunlabore kun sia frato Gervasio Posadas)
  • La cinta roja (2008)
  • Invitación a un asesinato (2010)
  • El testigo invisible (2013)
  • La hija de Cayetana (2016)
  • La maestra de títeres (2018)
  • La leyenda de la peregrina (2020)
  • Licencia para espiar (2022)
Eseoj
  • Yuppies, jet set, la movida y otras especies (1987)
  • El síndrome de Rebeca: guía para conjurar fantasma (1988)
  • Un veneno llamado amor (1999)
  • Por el ojo de la cerradura (2001)
  • La hernia de Viriato (2002) (Kunlabore kun sia filino Sofía)
  • A la sombra de Lilith (2004) (Kunlabore kun Sophie Courgeon)
Aliaj
  • Escena improbable (1986) (Libro de intervjuoj, kunlabore kun Lucrecia King-Hedinger)
  • Carta dirigida a las novias de Drácula encontrada por el doctor Van Helsing en su castillo (2008) (Drácula, novelaro, 451 Editores)
  • Efecto Posadas (2023)

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen Posadas en la hispana Vikipedio.