Carmen Rigalt

hispana verkistino, kaj ĵurnalistino

Carmen RIGALT Tarragó (Vinaixa, Ilerdo, 1949) estas hispana verkistino, kaj ĵurnalistino.

Carmen Rigalt
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1949 (1949-01-01) (75-jaraĝa)
en Vinaixa
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Barcelono Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Antonio Casado Alonso (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Ŝi gradiĝis en ĵurnalismo en la Universitato de Navaro, kaj ekkarieris en la ĵurnalo Pueblo en 1971. Ekde 1976 ŝi kunlaboris ankaŭ en la klaĉrevuo Viva. En 1977 ŝi estis dungita de la ĵurnalo Informaciones, kaj unu jaron poste ŝi estis direktorino de la porvirina revuo Libera. Ekde 1992 ŝi verkis kolumnon en El Mundo. Ŝi kunlaboris ankaŭ en la klaĉrevuo Diez Minutos. Ŝi estis oftulo en klaĉrondoj de televidaj programoj.

En 1997 ŝi publikigis sian unuan romanon Mi corazón que baila con espigas (Mia koro dancanta kun spikoj), per kiu ŝi iĝis finalista de la Premio Planeta. Poste ŝi publikigis la romanon La mujer de agua kaj la eseon Diario de una adicta a casi todo.

Verkoj

redakti
  • Yo fui chica de alterne (1976)
  • Mi noche de bodas (1977)
  • La vida empieza en lunes (1996)
  • Cosas de mujer (1997)
  • Mi corazón que baila con espigas (1997)
  • La mujer de agua (2000)
  • Diario de una adicta a casi todo (2002)
  • Todas somos princesas y otras crónicas de la vida cotidiana (2004)
  • ¡Socorro!: me estoy pareciendo a mi madre (2005), kun Rosa Villacastín
  • Noticia de mi vida (2021)[1]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen Rigalt en la hispana Vikipedio.