Carnaval (Schumann)

Carnaval, Op. 9 estas ciklo konsista el mallongaj pianopecoj (la plejmultaj en A♭-maĵoro) de Robert Schumann.

Carnaval
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1837
vdr

Fono redakti

„Carnaval“ ekestis en la jaroj 1834/1835. Ĝin antaŭiris la gefianĉiĝo de Schumann Ernestine von Fricken, adoptfilino de bohema barono. Schumann solvis la gefianĉecon antaŭ paso de unu jaro. Malgraŭ tio li starigis muzikan monumenton al Ernestine per „Carnaval“. La von Frickens fakte devenas el la bohema urbeto Asch; ĉi tiu lokonomo (germana skribmaniero) estas fundamento de la ciklo tiumaniere, ke Schumann transformis la literojn A-S-C-H en la notoj A-E♭-C-B kaj A♭-C-B kiel tonojn en la miniaturoj. Tio funkcias, ĉar en la germana lingvo oni prononcas la notonomon E♭ same kiel la literumata S, krome la noton B oni skribas en germanlingvaj lando H. La peco turniĝas kvazaŭe ĉirkaŭ la lettres dansantes enigitaj en la mezan parton, al kiu ankaŭ apartenis la kombinaĵo Es-C-B-A (La ununuraj literoj el la nomo de Schumann transformeblaj kiel tonoj). En Sphinxs la tonsinsekvoj estas „klarigitaj“. La Sphinxs ne esta kunludatoj, ili estas nur turniketo: En la unua parto aperas (plejofte je la komenco de miniaturo) la tonsinsekvo A-E♭-C-B, en la dua duono de la verko la notonomoj A♭-C-B.

Komence la verko devis ricevi la germanan titolon „Fasching“, en kiu troviĝas ankaŭ la literumaj notonomoj A-E♭-C-BA♭-C-B. La subtitolo devis teksti kiel „Schwänke auf vier Noten“ (ŝerco pri 4 notoj). En la vorto „Schwank“ oni trovas, kiel en „Schumann“, E♭-C-B-A. Schumann obeis tamen la dezirojn de la eldonisto. La titolo estis Titel laŭmode francigita en „Carnaval, Scènes mignonnes sur quatre notes“.

Unu peco havas la titolon „Estrella“ (Davidsbündler-nomo de Ernestine von Fricken), unu estas dediĉata al „Chiarina“ (Davidsbündler-nomo de Clara Schumann), ankaŭ ne mankas kiel kroniga fino „Marsch der Davidsbündler gegen die Philister“ (Marŝo de la David-liganoj kontraŭ la filistroj). La miniaturoj kun la titoloj Chopin kaj Paganini formas la esceptojn en la uzado de la priskribita ludo kun literoj kaj notonomoj (= la tonsinsekvoj A-E♭-C-B resp. A♭-C-B ne aperas).

La miniaturoj redakti

  • Préambule - Quasi maestoso - Più moto - Animato - (vivo)- Presto: Motivo "A♭-C-B ("B" notita kiel C♭)" en la parto Animato-Vivo (en la baso - sforzato)
  • Pierrot - Moderato: Motivo A-E♭-C-C♭ (=B) en la baso (piano), kontraste al tio E♭-C-B♭ (forte)
  • Arlequin - Vivo: Motivo A-E♭-C, efektoplenas la intensiĝaj saltoj en la supravoĉo
  • Valse noble - Un poco maestoso: Motivo A-E♭-B-C
  • Eusebius - Adagio - Più lento: Motiv A-E♭-C-B ĉirkaŭludata per flanknotoj
  • Florestan - Passionato: Motivo A-E♭-C-B interrompita per adaĝotemoj el Papillons op. 2
  • Coquette - Vivo: Motivo A-E♭-C-B en la temo prilaborata per punktigoj
  • Réplique - L'istesso tempo: Postfrazo al Coquette
  • Sphinxes - Motivoj E♭-C-B-A, A♭-C-B kaj A-E♭-C-B, ĉi tiuj notoj ne devas esti ludataj
  • Papillons - Prestissimo: Motivo A-E♭-C-C♭(=B)
  • A.S.C.H.-S.C.H.A. (Lettres dansantes) - Presto: Motivo A♭-C-B
  • Chiarina - Passionato: Motivo A♭-C-B
  • Chopin - Agitato: Motivo kaŝita en la fino, en melodio B-C, fina tono A♭
  • Estrella - Con affetto - Più presto: Motivo A♭-C-B
  • Reconnaissance - Animato: Motivo A♭-C-B, La melodio estas ludata en la dekstra mano oktavigite, en la malsupra registro en deksesono-stakato, en la supra registro en okonoj
  • Pantalon et Colombine - Presto: Motivo A♭-C-B
  • Valse allemande - Molto Vivace: Motivo A♭-C-B
  • Paganini - Presto: Intermezo al Valse allemande. Virtuozaj kontraŭiraj kaj taktmezure translokitaj stakataj deksesono-figuroj
  • Aveu - Passionato: Motivo A♭-C-B
  • Promenade - Con Moto: Motivo A♭-C-B, en n-o 3 el la Davidsbündlertänze op. 6 estas citita motivo el ĉi tiu
  • Pause - Vivo: Reekprenado de la Vivo-parto el la dua parto de Préambule, motivoj "A♭-C-B ("B" notita kiel C♭)" en la Vivo-parto (en la baso - sforzato)
  • Marche des „Davidsbündler“ contre les Philistins - Non Allegro - Molto più vivo - Animato - Vivo - Animato molto - Più stretto: Motivo A♭-C-B, citaĵoj el Papillons op. 2 kaj el formpartoj el Préambule; brila fino.

Eksteraj ligiloj redakti