Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri municipio de Andaluzio en provinco de Jaén. Por informoj pri aliaj loĝlokoj, vidu la artikolon Castellar.

Castellar [kasteLJAR] (antaŭe Castellar de SantistebanCastellar del Condado) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko El Condado.

Castellar
urbo

Flago

Flago
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Castellar
Retpaĝaro Castellar.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Castellar
Demografio
Loĝantaro 3 654 [1]
Loĝdenso 23,1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 38°15′N 3°7′U  /  38.25°N, 3.117°U / 38.25; -3.117 (Castellar (Jaén)) (mapo) Koordinatoj: 38°15′N 3°7′U  /  38.25°N, 3.117°U / 38.25; -3.117 (Castellar (Jaén)) (mapo)
Alto 758 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 158 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Castellar (Andaluzio)
Castellar (Andaluzio)
DMS
Castellar
Castellar
Castellar
Castellar sur la municipa mapo de Andaluzio
vdr
La sep municipoj de la komarko El Condado de Ĥaeno. Castellar oranĝkolore.
Komarko El Condado de Ĥaeno en Andaluzio.
Castellar en la provinco Ĥaeno​.

La areo de la municipo estas 158 km2 kie loĝas 3654 geloĝantoj, do loĝdenso estas 23.1 loĝ./km2. Castellar situas je 110 km de la provinca ĉefurbo Jaén.

Geografio redakti

Castellar estas en la komarko El Condado norde de la provinco Ĥaeno; la setlejo estas montopinto je 749 metroj super marnivelo (en la Plazo de la Urbodomo) inter la montaroj de La Loma kaj de Sierra Morena antaŭ tiu de La Muela; ties teritorio divideblas en agrikultura areo dediĉita ĉefe al kultivo de olivarboj kaj alia zono de montaro kun ardezaj formacioj tipaj de Sierra Morena kie la ĉefa profito estas ĉasado, forstado, brutobredado kaj abelbredado. Sude fluas la rivero Guadalimar kaj norde Montizón aŭ "Veguillas" kaj Dañador.

Ekonomio redakti

La ekonomio dependas de la agrikulturo kaj partikulare de la olivkulturo. Estas du kooperativaj, du industriaj kaj aliaj du privataj olivmuelejoj. Funkcias ankaŭ fabriko de rekremento. Novaj industrioj dungas parton de la laboristaro, ĉu portempe ĉu fikse; inter kiuj industriigo de fiŝaĵoj kaj posta komercigo, de kukoj, kolbasoj, konstrumaterialoj, teksaĵoj, gastejoj, ktp.

Municipa teritorio redakti

La areo estas de 159 km² kun denseco de 23,57 loĝ/km². La koordinatoj estas 38°15' N, 3°7' O. Ĝi estas je altitudo de 758 metroj kaj je 101 km for de la provinca ĉefurbo, Jaén.

 
Rigardo al Castellar (Jaén)

La municipa teritorio limas norde kun la teritorioj de Castellar de Santiago kaj Villamanrique, de la provinco Ciudad Real; oriente, kun Montizón, Chiclana de Segura kaj Sorihuela del Guadalimar; sude, kun la rivero Guadalimar, kaj okcidente, kun Santisteban del Puerto. La municipa teritorio havas neregulan formon, en la direkto nord-suden atingas longon de 39 km, sed orient-okcidenten estas larĝo nur de 10 km maksimume, kaj malpli de duono da kilometro apud la rivero Montizón. La norda parto de la teritorio estas montars kaj apartenas al la natura regiono Sierra Morena, kun etendo de 5142 hektaroj. La centra parto de la teritorio, inter la montaro de la setlejo kaj la rivero Montizón, estas ampleksa valo ĉirkaŭ 7 km larĝa kun etendo de 2596 hektaroj. La areo de la suda parto atingas 7805 hektaroj, plej taŭgaj por la kultivo de olivarboj.

Historio redakti

 
Preĝejo de Santiago, en Castellar.

Inter la plej interesaj kaj antikvaj restaĵoj estas la kavo "de la Sima", kun kolektiva tombejo de la Neolitiko, kaj la setlejoj de la kulturo Argar aŭ la kampardomo Capilla. La areo de Castellar estis grava loko en la epoko de iberoj en la teritorio de Oretanio. Apud Castellar estas grava kultejo de iberoj, nome la roka sanktejo de la "Cueva de la Lobera", kiu ludis konsiderindan rolon ekde la dua duono de la 4-a jarcento a.K. Pro sia strategia loko tien venis adorantoj devenaj de ambaŭ flankoj de Sierra Morena.

Dum la epoko de la Romia Imperio abundis granda nombro de kampardomaj vilaoj granddimensiaj kiel Parrilla kaj Dorado.

Castellar estis unu de la unuaj lokoj konkeritaj de la reĝo de Kastilio Fernando la 3-a el islamanoj de la nazarioj en 1226. Tamen ĝis la fino de la konkero fare de la kristanoj, tiu tero suferis atakojn de la nazarioj. Pri tio atestas la restaĵoj de defendejoj, kiuj ankoraŭ restas reuzitaj en postaj konstruaĵoj.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 3654 geloĝantoj de la municipo Castellar estas 1776 inoj kaj 1878 viroj. En la 158-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 3628 geloĝantoj, kaj aliaj 26 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 32, 11 inoj kaj 21 viroj, kaj mortis 36, 20 inoj kaj 16 viroj. Tiel la natura kresko estis -4 (-0.1%). La laborkapabla loĝantaro estis 1450 homoj (39.7%).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Castellar - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007