Caterpillar

(Alidirektita el Caterpillar Inc.)

Caterpillar Inc. estas la plej granda produktanto de konstrumaŝinoj kun ĉefsidejo en Peoria, Ilinojo (Usono). Krom la konstrumaŝinoj, Caterpillar ankaŭ produktas rapidajn kaj mezrapidajn dizel- kaj gasmotorojn kaj (tra la filina firmao (ekde 1981) Solar) industriajn gasturbinojn.

Caterpillar
CATERPILLAR INC.
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1925 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Clarence Leo Best
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Daniel Best vd
Sidejo Deerfield
Lando Usono
Estr(ar)o Jim Umpleby
Dungitoj 104 000 (stato: 31-a de decembro 2018)
ISIN-kodo US1491231015
Posedata de The Vanguard GroupState Street CorporationBlackRock vd
filiaj kompanioj Solar Turbines • Perkins Engines • Progress Rail Services • Caterpillar (United Kingdom) • Caterpillar Germany • Caterpillar (Switzerland) • Solar Turbines EAME vd
Posedataj kompanioj Electro-Motive Diesel • Perkins Engines vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Skrapmaŝino de Caterpillar
Fosmaŝino CAT 345

Ĝi estis fondita en 1925 el Holt Manufacturing Company (Benjamin Holt) kaj C. L. Best Tractor Company (Daniel Best) kaj tiel ricevis la nomon Caterpillar Tractor Company.

La firmao havas dismonde 113.000 laboristojn (2008) kaj jaran enspezon de 41,517 miliardojn da USD en 2006.

Ĉefaj produktitaj tipoj: diversaj baskulkamionoj, buldozoj, fosmaŝinoj, aliaj raŭpaj aŭ pneŭaj veturiloj. Caterpillar signifas en la angla same kiel raŭpo ĉar oni komparas tiujn insektojn kun la radoj duaksaj (vidu: raŭpo (meĥaniko)).