Cathy Schulze

usona esperantistino
(Alidirektita el Cathy SCHULZE)

Catherine Louise SCHULZE (naskiĝis kiel Catherine Louise GIGLIOTTI la 4-an de novembro 1913 en New London, mortis 14-an de februaro 1999 en Hillsborough) estis usona esperantisto, plej fama kiel instruisto kaj subtenanto de Esperanto-instruado. Ŝi estis honora membro de la Universala Esperanto-Asocio. Ŝi mortis en sia hejmo en Hillsborough pro kancero.[1]

Cathy Schulze
Cathy Schulze en 1990
Cathy Schulze en 1990
Persona informo
Naskonomo Catherine Louise Gigliotti
Naskiĝo 4-an de novembro 1913 (1913-11-04)
Morto 14-an de februaro 1999 (1999-02-14) (85-jaraĝa)
Mortokialo kancero
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o William H. Schulze
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ŝi eklernis Esperanton en 1939-40 en Cseh-kurso instruita de Doris Tappan. Pro ties makartiisma sinteno ŝi foriris de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko kaj en 1952 aliĝis al la nova neŭtrala ELNA. En 1970 ŝi fondis la Esperanto-kursaron ĉe la San-Franciska Ŝtata Universitato. Ŝi ankaŭ fondis kaj dum multaj jaroj instruis la senpagan poŝtan kurson de ELNA, kaj kelkajn jarojn redaktis la ELNA Newsletter.

Donacoj kaj heredaĵo al ESF redakti

Ŝi ankaŭ grave subtenis la Esperanto-movadon finance, interalie starigante fonduson ĉe ELNA por helpi al nepagipovuloj veni al la kursaro kaj heredigante kun sia edzo William ĉirkaŭ tri milionojn da usonaj dolaroj[2] al la Esperantic Studies Foundation. Tio permesas al ESF subvencii Esperanto-projektojn per ĉiujare ĉirkaŭ cent mil dolaroj, per kio estis financitaj interalie la retejoj edukado.net kaj lernu.net.

Pluraj memoraj artikoloj pri ŝi aperis en Esperanto USA (aprilo 1999)[3].

Referencoj redakti