Celeste Yarnall

usona aktoro

Celeste Jeanne YARNALL (26-an de julio 1944 - 7-a de oktobro 2018) estis usona aktorino ĉefe de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ŝi komencis sian karieron en televido antaŭ ol transdoni sin al kinfilmoj.

Celeste Yarnall
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1944 (1944-07-26)
en Long Beach
Morto 7-an de oktobro 2018 (2018-10-07) (74-jaraĝa)
en Westlake Village
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1962– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi komencis sian karieron kiel modelo kaj aktorante en televidaj reklamoj. Ŝi debutis en la kino en 1963 ĉe filmo The Nutty Professor. Yarn rolis la Yeoman (helpistino) Martha Landon en la epizodo The Apple de "Star Trek: The Original Series", kiu havis amaferon kun piloto Pavel Chekov (1967) kaj reaperos en Star Trek: Of Gods and Men en 2006. Ŝi igis la ĉefrolon de filmo Eve kaj rolis en filmo Live a Little, Love a Little de Elvis Presley ambaŭ en 1968. Ankaŭ en 1968 la National Association of Theatre Owners [Nacia Asocio de Teatro-Posedantoj] nomis ŝin "Plej Promesplena Nova Stelo" por 1968, kaj la Foreign Press Corps [Fremda Gazetara Asocio] nomis ŝin "Plej Fotogena Belaĵo de la Jaro". [1]

Ŝi aperis kiel "Scream Queen" kiu estas terurita de senkapa monstro en la filmo de 1971, Beast of Blood [Besto de Sango]. Samjare ŝi ĉefrolis la ĉefan vampiron en The Velvet Vampire, kiun Dave Kehr de Chicago Reader konsideris la plejbonan en sia tipo [2].

En 1998, Yarnall ŝi doktoriĝis pri nutradistiko ĉe Pacific Western University.

Referencoj redakti