Cenei
komunumo en Rumanio
Cenei ĉenej (hungare Csene ĉene, germane Tschene, serbe: Čenej, esperantigita al Ĉenej) estas komunumo de Banato en Rumanio okcidente de Timişoara. Administre apartenas al ĝi Bobda, Checea.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 2 735 loĝantojn (serboj, germanoj, hungaroj), en 1992 2 160 (rumanoj, 15% hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas en 1330. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Csene, kies distriktejo estis.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Koordinatoj 45° 42′ 55″ N 20° 54′ 02″ O / 45.71528 °N, 20.90056 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 42′ 55″ N 20° 54′ 02″ O / 45.71528 °N, 20.90056 °O (mapo)
Renomaj homoj redakti
- Endre Vuchetich (13-a de decembro 1888 - Budapeŝto, 12-a de decembro 1964): gazeteldonisto, redaktoro, ĵurnalisto, novelisto
Esperanto redakti
La fama esperantista vojaĝanto Tibor Sekelj trapasis dek jarojn de sia juneco en Cenei.
“ | Trimonata mi estis kiam mi translokiĝis el la Tatra montarregiono al Ĉenej, vilaĝo en Banato, en la sudo de la tiama Hungarujo (nun en Rumanujo), kie mi pasigis miajn unuajn dek vivjarojn | ” |
—Tibor Sekelj, Mondo de travivaĵoj, 1981, p12 |