Centro Raoul Wallenberg por Homaj Rajtoj

La Centro Raoul Wallenberg por Homaj Rajtoj (CRWHR) estas kanada ne-registara organizaĵo kiu alstrebas justecon pere de la protekto kaj antaŭenigo de homaj rajtoj. La nomo kaj misio de la Centro estas inspirita de la humanitara heredaĵo de Raoul Wallenberg.

Centro Raoul Wallenberg por Homaj Rajtoj
homrajtprotekta organizaĵone-registara organizaĵo
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Montrealo, Kanado
Retejo Oficiala retejo
vdr
Stokhlomo, memorejo Wallenberg
Memorejo Wallenberg en Stokholmo.

La CRWHR estis fondita de Irwin Cotler, fama kanada advokato pri internaciaj homaj rajtoj kaj eksa kanada Ministro de Justico en 2015.

Misio redakti

La misio de la CRWHR estas mobilizi "unikan internacian konsorcion" de docentoj, aktivistoj, advokatoj, juristoj, parlamentanoj, NRO-j, civitanoj kaj studentoj kiuj alstrebas justecon[1]. La misio de la CRWHR respegulas la humanitaran heredaĵon de Raoul Wallenberg.

Herooj de la Homeco kaj de la Homaro redakti

La CRWHR kredas ke ni havas “moralan devon kaj historian respondecon” honorigi la heroojn de homaro kaj de la homeco kiuj riskis siajn vivojn por defendi nin[2]. Rimarkindaj herooj de homaro kiujn la CRWHR klopodis memorfesti estas Raoul Wallenberg, Boris Nemtsov kaj Elie Wiesel.

Raoul Wallenberg redakti

Laŭ la CRWHR, Raoul Wallenberg, svedo ne-juda kiu savis 100 000 hungarajn judojn dum la Holokaŭsto, montras kiel unu viro kun la 'kompato zorgi kaj la kuraĝo agi' povas savi pli da vivoj ol la tuta internacia ĉestara komunumo (4). Eblas diri ke Wallenberg, laŭ la RWCHR, antaŭiranto de la fundamaentaj principoj de internaciaj homaj rajtoj kaj humanitara juro[3]. Plue, Wallenberg servas por emfazi la malkomfortan situacion de politikaj malliberuloj, ĉar kiam la Ruĝa Armeo alvenis por liberigi Hungarion, Wallenberg, estante li mem liberiganto, estis malliberigita kaj poste neniam plu ekscii ion pri li. La sorto de Wallenberg restas nekonata, ĉar Rusio ne pretas malkaŝi la KGB-arkivojn[4][5].

Demokratio redakti

La RWCHR dediĉas grandan atenton al la protektado de libera demokratio, batalante kontraŭ la tutmondan revigliĝon de aŭtoritatismo kaj mallibera popolismo kiuj minacas demokration kaj sekve ankaŭ homajn rajtojn. Sekve, la 26-an de majo 2017, la CRWHR fariĝis subskribinto al la Praga Pledo por Demokrata Renovigo, deklaro eldonita de la Internacia Koalicio por Demokrata Renovigo kiu petas la mobilizon de koalicio de la konscienco defende al demokratio[6].

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti