Delenda Carthago

latina frazo

Delenda Carthago estas latina eldiro kutime atribuita al Katono la Maljuna (-234 ; -149). Ĝi signifas laŭvorte "Kartago detruendas".

Ruinoj de finikiaj domoj ĉe Kartago.

De tiu frazo ekzistas ankaŭ la variaĵoj Delenda est CarthagoCarthago Delenda Est, kun la sama senco.

Deveno redakti

Kvankam romianoj venkis la du unuajn punikajn militojn, ili spertis kelkajn fiaskojn kaj humiligojn dum sia lukto kontraŭ la imperio de Kartago, kies metropolo estis la teritorio de nuna Tunizio. Tio instigis ilin al forta deziro por kompleta venko super tiu rivala urbo, vortumite de tiu lakona frazo. La trian punikan militon sekvis la absoluta detruo de Kartago: ĝi estis forbrulita (restas spuroj de incendio sur ĝiaj kelkaj ruinoj), disbatita kaj la pluvivantoj estis venditaj kiel sklavoj. Ne certas, ĉu la kampoj estis salitaj aŭ ne.

Laŭ la tradicio, Katono la Maljuna diris tiun frazon komence kaj fine de ĉiuj siaj diskursoj en la romia senato, senrilate al iliaj temoj. Alia versio, konata ĉefe en Germanio, ne ŝajnas pli aŭtenta: "Ceterum censeo Carthaginem delendam esse" (Cetere mi opinias ke Kartago estas detruenda).

La frazo de Katono neniam aperas en rekta diskurso en la romiaj fontoj kiuj priparolas tion (Cicerono, Plinio la Maljuna, Plutarko). Do eblas ke tiu fama frazo fakte estas simpligita resumo de la sinteno de Katono. Nuntempe tiun diraĵon oni uzas reage al fiksa ideo aŭ obsedo, aŭ por emfazi la neceson detrui institucion.

Referencoj redakti