Champfèr
Champfèr estas vilaĝo en Supra Engadino. Politike la vilaĝo estas dividita inter la komunumoj Silvaplana kaj Sankta Maŭrico.
Champfèr | |
---|---|
Kantono | Grizono |
Komunumo(j) | Silvaplana kaj Sankta Maŭrico |
Koordinatoj | 46° 28′ 40″ N 9° 48′ 39″ O / 46.47778 °N, 9.81083 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 40″ N 9° 48′ 39″ O / 46.47778 °N, 9.81083 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | ĉirkaŭ 200 |
Areo | ? km² |
Alteco | 1799 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7512 |
GeografioRedakti
Champfèr situas oriente de la Lago de Silvaplana ĉe la norda bordo de la rivero Eno. La norda parto de la Lago de Silvaplana cetere nomiĝas Lago de Champfèr. La vilaĝon dividas la rojo Ova da Suvretta. La parto okcidente de la rojo politike apartenas al la komunumo Silvaplana, dum la teritorio okcidente de la rivereto estas parto de Sankta Maŭrico.
TrafikoRedakti
Sude de la vilaĝo Champfèr pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27, kiu en Silvaplana unuiĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 3. La vilaĝo estas konektita al la publika transportreto per poŝtaŭtolinio de Sankta Maŭrico al Chiavenna en Italio. Tra la vilaĝo mem pasas flanka vojo de Silvaplana al Sankta Maŭrico.
LingvojRedakti
La plej granda parto de la loĝantaro estas dulingva parolante la romanĉan kaj la germanan.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mencio de Champfèr datiĝas el la jaro 1139 kiel Campofare.[1] Champfèr dividas sian historion kun la tuta Supra Engadino. La reformita preĝejo Sankt Rocchus estis konstruita en la jaro 1521. Ĝi restis filio de la paroĥo Silvaplana. Sub la nova administracia ordo de 1851 la vilaĝo estis dividita inter Silvaplana kaj Sankta Maŭrico. En publika baloto de la jaro 1883 kun nur unu plia nea voĉo la popolo kontraŭstaris kreon de memstara komunumo Champfèr.[2]