Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Charif MAJDALANI estas libana verkisto. Li naskiĝis en Bejruto en 1960, kaj forlasis sian patrolandon en 1980 direkte al Francio, kie li studadis modernan literaturon en la universitato de Aikso Provenca. Li revenis al Libano en 1993, post kiam li finis sian tezon pri franca verkisto Antonin Artaud.

Charif Majdalani
Persona informo
شریف مجدلانی
Naskiĝo 1-an de januaro 1960 (1960-01-01) (64-jaraĝa)
en Bejruto
Lingvoj francaaraba vd
Ŝtataneco Libano Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Provenco - Franclingva literaturo (–1993) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
universitata instruisto
kolumnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Literatura kritiko kaj Franclingva literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Jean-Marie Gleize vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li unue fariĝis instruisto en la universitato de Balamand, kaj sekve en la universitato Sankta-Jozefo de Bejruto, kie li estis profesoro pri literaturo. Ekde 1995, Majdalani kunlaboris al la opozicia periodaĵo L'Orient-Express, kiel responsulo pri la literatura sekcio. Tiu kunlaborado ĉesiĝis en 1998, kiam malaperis la gazeto.

En 1999, Charif Majdalani ree iĝis instruisto en la universitato Sankta-Jozefo[1], kie li responsis pri la departemento pri franca literaturo. Danke al tiu posteno, li plurofje invitis kaj gastigis francajn aŭ libanajn romanistojn. Dum internacia konferenco pri franclingvujo en 2002, li publikigis libron titolitan Le petit traité des mélanges[2]. Krom lia agado kiel instruisto, Majdalani redaktas ĉiumonatan kronikon por la gazeto La Montagne.

Verkoj

redakti
  • Petit traité des mélanges. Du métissage culturel considéré comme un des beaŭ-arts, Editions Layali,
  • Histoire de la grande maison, éditions du Seuil, 2005.
  • Caravanserail, éditions du Seuil, 2007.