Bardonnex

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Charrot)

Bardonnex estas komunumo en Kantono Ĝenevo, Svislando.

Bardonnex
Blazono de Bardonnex
Komandorejo Compesières en Bardonnex
komunumo en Svislando
Kantono Ĝenevo
Distrikto (Ne estas distriktoj en Kantono Ĝenevo)
Koordinatoj  46° 9′ 0″ N 6° 6′ 0″ O / 46.15000 °N, 6.10000 °O / 46.15000; 6.10000 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 0″ N 6° 6′ 0″ O / 46.15000 °N, 6.10000 °O / 46.15000; 6.10000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2202
Areo 5,04 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 1257
Komunumkodo 6605
Mapo de Bardonnex
vdr

Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 2 299 loĝantoj sur areo de 5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 460 loĝantoj/km².

Geografio redakti

La komunumo situas en la sudo de la kantono ĉe la limo inter Svislando kaj Francio. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj vilaĝetoj Bardonnex, Charrot, Croix-de-Rozon, Compesières, Landecy, La Mure kaj Cugny.

Najbaraj komunumoj redakti

Bardonnex limas en nordo al Plan-les-Ouates, en nordoriento al Troinex, en oriento al Bossey (Francio), en sudoriento al Collonges-sous-Salève (Francio), en sudo al Archamps (Francio), en sudokcidento al Saint-Julien-en-Genevois (Francio), kaj en nordokcidento al Perly-Certoux.

Trafiko redakti

Bardonnex estas konektita al la publika transportreto per la buso n-ro 44 de la urba reto de Ĝenevo.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Ĝenevo al Saint-Julien-en-Genevois en Francio. Norde de la komunumo situas la aŭtovojtriangulo Perly de la svisa aŭtovojo A1, kie ankaŭ troviĝas alveturejo al ĉi-lasta.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Bardonnex datiĝas el la jaro 1153 kiel Bardonacum.[1]

Dum mezepoko Bardonnex apartenis al la Grafoj de Ĝenevo. De 1536 ĝis 1567 ĝi estis okupita de Berno, kaj poste estis submetita al la regado de Savojo. Per la kontrakto de Torino de la jaro 1754 Avusy estis atribuita al la reĝolando Sardinio. Per la kontrakto de Torino de 1816 la Bardonnex estis atribuita al Kantono Ĝenevo kaj fariĝis svisa kiel parto de la komunumo Compesières, kiu en la jaro 1851 en la hodiaŭajn memstarajn komunumoj Bardonnex kaj Plan-les-Ouates.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti