Chatham (Kent)

Chatham estas urbo de Kent, Anglio kie antaŭe situis grava mararmea dokejo. En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis ĉirkaŭ 70,500 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la estuaro de Rivero Medway.

Chatham
Old Town Hall, The Brook, Chatham, Kent - geograph.org.uk - 891430.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 76 792  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 23′ N, 0° 31′ O (mapo)51.3819444444440.52333333333334Koordinatoj: 51° 23′ N, 0° 31′ O (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Situo de Chatham

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chatham, Kent [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Rivero Medway ĉe Chatham

La unua mencio de Chatham estis en 880, kiam ĝi estis malgranda vilaĝo. Nepost la 16-a jarcento ĝi pligravis kiel mararmea haveno, kaj en 1568 Elizabeto la 1-a (Anglio) oficiale fondis fortikigatan reĝan dokejon. Tie konstruiĝis pli ol 500 ŝipoj, inter kiuj, dum la 1760-a jardeko, HMS Victory, la flagŝipo de Horatio Nelson. La dokejo fermiĝis en 1984 kaj parto nun viziteblas kiel turista altiraĵo.