Cheseaux-Noréaz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Cheseaux (Cheseaux-Noréaz))

Cheseaux-Noréaz estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 656 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Cheseaux-Noréaz
Blazono de Cheseaux-Noréaz
Blazono de Cheseaux-Noréaz
Blazono de Cheseaux-Noréaz
Kastelo Champittet en Cheseaux-Noréaz
Kastelo Champittet en Cheseaux-Noréaz
Kastelo Champittet en Cheseaux-Noréaz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 47′ 4″ N 6° 40′ 35″ O / 46.78444 °N, 6.67639 °O / 46.78444; 6.67639 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 4″ N 6° 40′ 35″ O / 46.78444 °N, 6.67639 °O / 46.78444; 6.67639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 656
Areo 6,03 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 1400
Komunumkodo 5909
Mapo de Cheseaux-Noréaz
Mapo de Cheseaux-Noréaz
Mapo de Cheseaux-Noréaz
vdr

Geografio redakti

La komunumo Cheseaux-Noréaz situas ĉe la sudokcidenta bordo de la Lago de Neŭŝatelo inter Yverdon-les-Bains kaj Yvonand. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Champ Pittet, Cheseaux kaj Noréaz, kaj diversaj izolitaj bienoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,03 km², de kiuj 51,1% estas kovritaj de arbaro, 26,9% servas por agrikulturo kaj 10,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Cheseaux-Noréaz limas en nordo al la Lago de Neŭŝatelo, en oriento al Yvonand, en nordoriento al Villars-Epeney, en sudo al Cuarno, kaj en okcidento al Yverdon-les-Bains.

Trafiko redakti

Tra Cheseaux-Noréaz pasas en nordo la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Estavayer-le-Lac al Yverdon kaj la fervojolinio de Payerne al Yverdon, kiu tamenen ambaŭ ne tuŝas la setlejojn de la komunumo, kaj ne estas stacidomo sur la komunuma teritorio. Tra la komunumaj setlejoj kondukas konekta vojo de Yvonand al Yverdon-les-Bains. Pere de buslinio al Yverdon-les-Bains la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 4 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Yverdon.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Cheseaux datiĝas el la jaro 1147 kiel Chesaut kaj de Noréaz el la jaro 1177 kiel Nobraia. Dum mezepoko Cheseaux kaj Noréaz apartenis al la Priorujo Vautravers kaj la Senjorujo Belmont. La komunumo estiĝis en la jaro 1798 per kunigo de Cheseaux kaj Noréaz. En la jaro 1975 en Cheseaux-Noréaz estis malfermita la centro pri supera sekundara instruado de la Nordo Vaŭda (Cessnov = Centre d'enseignement secondaire supérieur du Nord vaudois), kiu estas grava studocentro kun pli ol 1000 gelernantoj.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti