Chiara FERRAGNI (Cremona, la 7-an de Majo 1987) estas itala entreprenistino kaj blogistino.

Chiara Ferragni
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1987 (1987-05-07) (36-jaraĝa)
en Kremono
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco Italio
Alma mater Universitato Bocconi
Familio
Patrino Marina Di Guardo
Edz(in)o Fedez
Infanoj 2
Okupo
Okupo fashion blogger • modinfluisto • mododezajnisto • entreprenisto • blogisto
TTT
Retejo https://www.theblondesalad.com
https://www.chiaraferragnicollection.com/eu-en/
vdr

Biografio redakti

Ŝi naskiĝis en Cremona, filino de Marco Ferragni (dentisto) kaj Marina Di Guardo (verkistino). Ŝi havas du pli junajn fratinojn, Francesca kaj Valentina. Ŝi diplomiĝis ĉe Klasika Liceo Daniele Manin, en Cremona, kaj poste studis juron ĉe Universitato Bocconi, ĝis nun sen magistriĝo. [1]

Privata vivo redakti

En oktobro 2016 ŝi publike oficialigis amrilaton kun la itala rapisto Fedez; la unuenaskito de la paro, Leo, naskiĝis la 19-an de marto 2018 en Okcidenta Hollywood, Los-Anĝelesa Distrikto. La paro edziĝis la 1-an de septembro 2018 en Noto, Sicilio, per privata ceremonio por amikoj kaj parencoj. [2]

Kariero redakti

En 2009 ŝi kreis la blogon The Blonde Salad. En 2010 ŝi prezentis ŝu-linion kaj estis gastino de la MTV TRL-Premioj. En decembro 2013 ŝi kunlaboris kun Steve Madden por la desegno de printempa ŝu-kolekto por printempo 2014. En aŭgusto 2014, Chiara Ferragni rolis kiel juĝisto en la dektria eldono de Project Runway. En 2014, ŝi fakturis 8 milionojn da dolaroj kaj en 2015 pli ol 10. Daŭre en 2015 ŝi estis la temo de kaza studo ĉe Harvard Business School. En aprilo 2015, Ferragni iĝis la unua moda blogistino aperinta sur la kovrilo de Vogue.

En 2016, ŝi fariĝis tutmonda ambasadoro de Pantene, atesta pri Amazona modo[3] kaj pozis por la usona eldono de Vanity Fair. Forbes aldonis ŝin al la listo de "30 Sub 30 Eŭropo: La Artoj" de 2016.[4] En aŭgusto 2016, Mattel kreis Barbie-version de Chiara Ferragni.[5]

En 2017 ŝi estis nomumita fare de la revuo Forbes «la ĉefa influencer de la mondo», kaj estis elektita de Swarovski kiel reprezentanto de la kristnaska modelkolekto, kune kun supraj modeloj Karlie Kloss, Naomi Campbell kaj Fei Fei Sun.

La 6an de decembro 2017 ŝi estis premiita en Romo kiel Top Digital Leader kaj en la kategorio de Italaj Steloj de Retejo, kadre de la unua esplorado pri Diĝita Leadership en Italio. En 2018 ŝi estis elektita kiel atesta fare de la Pomellato juvelist-marko kaj Intimissimi subvesta kompanio, en kiu ŝi aliĝis al la modelo Gisele Bündchen.

Referencoj redakti