Chlum (Fridlanta montetaro)

Chlum (germane: Hoher HainGlitzbusch) kun supermara alteco 495,3 metroj estas okulfrapa monto en Fridlanta montetaro inter Raspenava kaj Ludvíkov pod Smrkem. En la pasinteco ĝi estis konata ankaŭ sub nomo Hradec. Ĝi estas unu el tri fonolitaj elfluaĵoj de Fridlantio. La raspenava geologo Josef Blumrich en ĉi tiea minejo trovis en la jaro 1893 tiutempe nekonatan mineralon hainiton (nomita laŭ la germana nomo de la trovejo).

Chlum
germane: Hoher Hain, germane: Glitzbusch
monto
Vido al la monto en direkto de Ludvíkov pod Smrkem
Lando  Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Historia regiono Bohemio
Montaro Fridlanta montetaro
Akvejo Smědá
Situo Chlum
 - alteco 495 m s. m.
 - koordinatoj 50° 54′ 48″ N 15° 09′ 21″ O / 50.91333 °N, 15.15583 °O / 50.91333; 15.15583 (mapo)
Geologia konsisto fonolito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de montaro Sudetoj
Situo enkadre de montaro Sudetoj
Situo enkadre de montaro Sudetoj
Vikimedia Komunejo: Chlum (Frýdlantská pahorkatina)
Portalo pri Geografio

Chlum estas konata kiel arkeologia trovejo, troviĝas ĉi tie ne tro videblaj fosaĵoj de kelta burgejo el tempo en ŝanĝo de la 2-a kaj la 1-a miljaroj antaŭ Kristo, estis ĉi tie trovitaj ankaŭ bronzaj kaj feraj ilaroj el tiu ĉi periodo. La regiono estas barita kaj nelairebla, dum kelke da jaroj ĉi tie estis armeaj municiaj deponejoj. Hodiaŭ ĝi estas dominaĵo de naturparko Peklo.

Rilataj artikoloj redakti