Darbellay estis ĝenerala sekretario de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) ekde 1981 ĝis 1987, kaj en 1981 eldonis leksikonon kun biografioj kaj bibliografioj de Esperant-lingvaj sciencistoj.
En 1996 li estis ĉeforganizinto de la 1-a Hansa Esperanto-Tago, kiu okazis 5 fojojn ĝis 2000. Li ankaŭ organizis 7 Germanajn Esperanto-Kongresojn, en 1994 kaj de 2002 ĝis 2008.
De 1983 ĝis 1986 li estis komitatano A de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por ISAE, de 1995 ĝis 2004 por Germanio. Li estis dumviva membro de UEA.
1981: Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko 1981. Neuss: Darbellay 1981, 275 p.
„ La ideo ne estas tute nova — subteni kaj faciligi la aplikon de Esperanto en scienco kaj tekniko per ampleksa adresaro, kiu informas pri ĉiuj sciendaĵoj koncerne diversfakajn sciencistojn. Jam en 1964, dum jarkunveno de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista), "naskiĝis la ideo ellabori superrigardon pri la E-sciaj sciencistoj", kiel skribas
W. de Smet en sia antaŭparolo al la libreto, kiu unuan fojon provas realigi tiun ideon. Christian Darbellay, nuna sekretario de ISAE, en 1979 transprenis la bazan sliparon kiun d-ro de Smet estis kompilinta inter 1966 kaj 1971, (600 adresoj), aktualigis kaj kompletigis ĝin per enketo kaj eldonis prototipon (enskriboj/artikoloj) kun 227 elektitaj adresoj en
1981. Jen la principio: por ĉiu scienculo estas rezervita unu paĝo de la libro. Apud la foto legeblas nomo kaj naskiĝdato, loĝlando kaj fako(j), scienca rango kaj subfako(j), hejma kaj deĵora adresoj (kun telefon-numeroj), gepatra kaj aliaj lingvoj (laŭ grado de regateco), membreco en naciaj, internaciaj kaj esperantistaj Institucioj kaj fine (elekto el) la publikaĵoj, Tiun individuan
prezentaĵon sekvas laŭfaka kaj laŭlande ordigitaj pri tiuj fakuloj superrigardo kaj krome faka listigo de 1445 personoj el la nuna sliparo. Laŭfaka kaj laŭlanda statistikoj kompletigas la verkon, kiu montriĝas kiel tre utila konsilanto dum faka E-laboro. La konsultlibro respondas al diversaj demandoj kiuj ekaperas dum starigo kaj intensigo de fakaj kontaktoj. Tiel ĝi servas al la leganto/uzanto kaj same al la prezentitaj eminentuloj, disvastigante informojn pri iliaj artikoloj kaj libroj verkitaj en naciaj lingvoj aŭ en Esperanto.
Bedaŭrinde kelkloke mankas fotoj aŭ informoj pri la publikaĵoj — sed pri tiu manko ne kulpas la kompilinto: li nur povas aperigi
kion li ricevis de la koncernaj personoj. Salutinda estas la plano sekvigi al tiu unua proveldono aliajn, ĝisdatigitajn kaj pliampleksigitajn regulajn eldonojn. Sed por realigi ĉi tiun planon, kiu sendube multobligus la utilon de «Kiu estas Kiu en scienco kaj tekniko", necesas la respondkonscia kunlaboro de la koncernaj fakuloj. ”