Christian MATRAS (n. la 17-an de decembro 1900 en Viðareiði - m. la 16-an de oktobro 1988) estis feroa verkisto. Li akiris doktordiplomon pri la norena lingvo en 1933 en la universitato de Kopenhago, kaj li en 1952 fariĝis profesoro en la sama universitato. En 1965, li revenis al la Ferooj, por fariĝi estro de la departemento pri la feroa lingvo en la universitato de Tórshavn. La verkaro de Christian Matras estas analizo de la feroaj literaturo, lingvo kaj kulturo. Sed li ankaŭ verkis poemojn, kiuj viciĝas inter la plej gravaj verkoj de la feroa literaturo. Li mortis en 1988.

Christian Matras
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1900 (1900-12-07)
en Viðareiði
Morto 16-an de oktobro 1988 (1988-10-16) (87-jaraĝa)
en Tórshavn
Lingvoj danaferoanorvega vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago vd
Familio
Patro Joen Michael Matras vd
Gefratoj Samuel Erik Matras vd
Profesio
Okupo poeto • universitata instruisto • lingvisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr