Christoph Schlattl
Christoph SCHLATTL (naskiĝinta en iu komunumo nome Bruck, mortinta la 6-an de julio 1589) estis germana juristo kaj inter 1558 kaj 1589 episkopo de Chiemsee.
Christoph Schlattl | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | nekonata | ||||
Morto | 6-an de julio 1589 | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1558 (Gregoria)–) katolika sacerdoto juristo vd | ||||
| |||||
episkopo de Chiemsee | |||||
Dum | inter 1558 kaj 1589 | ||||
Antaŭulo | Hieronymus Meitting | ||||
Sekvanto | Sebastiano Cattaneo | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiSchlattl studentis ĉe la universitato de Ingolstadt en 1543 kie li doktoriĝis jurscience. Poste li deĵoris kiel asesoro por la episkopujo de Gurk estante konsilisto ĉefepiskopa-salcburgia.
Post kiam forpasis la chiemsee-a episkopo Hieronymus Meitting la salcburga arkiepiskopo Michael von Kuenburg nomumis en 1558 Schlattl ties posteulo. Dum lia regado necesis alfronti kverelon pri jurisdikcio kun la arkidiakono de Herrenchiemsee. En proceso, kiu komencigis la posteulo antaŭ la Regna ĉambra tribunalo en Speyer, venis en la 1568-a jaro la verdikto. Per ĝi la episkopujo de Chiemsee estis aprobita partio parlamenta kun ĉiuj rajtoj.
En 1569 Schlattl partoprenis la provincian sinodon por Salcburgio. Konkordaton kun la bavaria duko li igis subsigni fare de la dekano de la katedralo de Salcburgo kaj la ĉefepiskopa konsilisto Sebastiano Cattaneo.
La novan ordon, kiun la antaŭenigantaj de kontraŭreformacio aspiris kaj sopiris, li ne severe kontrolis. Entombigo lia fariĝis en la katedralo de Salcburgo; portreto de li videblas sur jubilea monero kiun Schlattl ankoraŭ vivtempe farigis.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Erwin Naimer: "Schlattl, Christoph († 1589)". Ĉe: Erwin Gatz: Die Bischöfe des Heiligen Römischen Reiches 1448–1648. ISBN 3-428-08422-5, p. 638