Krizantemo

(Alidirektita el Chrysanthemum)

Krizantemo (Chrysanthemum) estas genro el familio asteracoj kun pli ol 30-200 specioj (depende de la fonto). Ili estas unu aŭ plurjaraj herboj, arbustoj kaj arbedoj tre diferencaj laŭ aspekto. La specioj spice odoras, havas pli-malpli entranĉitajn foliojn kaj florojn kun langoformajn randokorolojn.

la sovaĝa tipo en la naturo

Ĉar la florplanto havis jam kulton en la antikvo, hodiaŭ ekzistas ĉirkaŭ 5000 specoj (kulturvarioj) de la planto, danke al la kultivistoj.

Ekzistas multaj kulturvarioj kun ofte grandaj kapituloj okulfrape koloraj kaj tre ornamaj.

Priskribo redakti

La krizantemoj kreskas, estas kulturataj de suda Eŭropo ĝis suda Azio, ili ŝatas la mediterenean klimaton. Ĝi bezonas multe da akvo, ĉar ties radikoj traretas nur la supran 20–30 cm de la grundo.

La specioj estas frostosentemaj, sed ili ne toleras eĉ la troan varmegon, ilin damaĝas eĉ la temperaturo super 30 °C. La aŭtunaj specioj floras en oktobro, sed per protektado kontraŭ frosto tio estas etendigebla ĝis novembro en meza Eŭropo. La aŭtunaj krizantemoj estas t.n. „kurt-tagaj” plantoj, tio estas, ili bezonas por la florado 13–14 horojn da mallumo.

Oni multobligas ilin per ŝosa stikaĵo. La kultivado bezonas multan prizorgon, de la sterkado tra forigo de la flankaj ŝosoj ĝis protekto kontraŭ la frosto, damaĝantoj. La speciojn povas damaĝi ĉirkaŭ 20 virusoj, la blanka rusto. La bakteriaj kaj fungaj malsaniĝoj estas trakteblaj per kupraj kemiaĵoj.

Legendoj redakti

En Ĉinio, ĝi estas traktata kiel kuracplanto, donanta sanon kaj longan vivon. Laŭ 3000-jara legendo, sur la Odonto-insulo kreskis kuracplanto, kiu junigis la personojn, se kolektis ĝin junaj inoj kaj viroj. La junuloj kiuj serĉis la planton travivis multajn aventurojn, sed la junigan planton ne trovis. Ili do trovis la krizantemon, kaj ekkomercis per tiu.

En la han-epoko, oni trinkis krizanteman vinon je festo de la 9-a monato naŭa tago. Oni kredis, ke trinkanto de la krizantema vino vivas longtempe.

Kuracigaj efikoj redakti

La floro malpliigas la inflamon kaj la sangopremon, plibonigas la digestadajn problemojn. Oni trovas plej efika la flavajn florojn kontraŭ febro, malvarmumo, kapdoloro. Ekstere, oni traktas per ĝi la okulan inflamon.

Pluaj aplikoj redakti

La petaloj estas uzataj kiel spicaĵoj por salatoj pro ties adstringa, karakteriza gusto.

La ĉina manĝebla krizantemo havas manĝeblajn floron kaj foliojn, oni uzas ilin kiel aldonaĵojn al nutraĵoj.

En Japanio, la folion de la printempa krizantemo (Chrysanthemum coronarium) oni trempas en varmega akvo dum unu minuto. Dum pli longa traktado, ĝi amariĝas.

Krizantemo en la kulturo, arto redakti

Ĉinaj fontoj mencias ĝin en 550 a.K., en la Song-epoko, oni plibonigis la speciojn. Oni ŝatis/ŝatas la speciojn kun nekutima koloro, formo. La krizantemo estas simbolo de la aŭtuno en Ĉinio, ĝia festo okazas je la 9-a tago de la 9-a lunmonato. Ĝi ofte aperas en versoj, sur pentraĵoj, lignoskulptaĵoj, brodaĵoj.

La fama poeto Tao Juanming (365-427) versis plurfoje pri la floro, kiu estis por li reprezentanto de la soleco, de la aŭtuna trankvilo, beleco.

La florplanto alvenis en Japanion en la 8-a jarcento, kie oni nomumis ĝin kiku' kaj akiris pli grandan kulton ol en Ĉinio. En Japanio, ĝi iĝis simbolo de la japanaj regantoj, ilia trono iĝis „krizantema trono”.

En la korea arto, la krizantemo estas unu el la „kvar noblaj plantoj” (la pluaj tri estas la prunarbo, la orĥideo kaj la bambuo), tiel ŝatata ornama figuro.

Ĉar multaj varioj floras ĉe ĉiuj sanktuloj, oni uzas gin kiel memorigan floron ĉe tombejo.

La krizantemo aperas en multaj pliaj libroj, filmoj, sur pentraĵoj.

Specioj redakti

Chrysanthemum aphrodite
Chrysanthemum arcticum
Chrysanthemum argyrophyllum
Chrysanthemum arisanense
Chrysanthemum boreale
Chrysanthemum chalchingolicum
Chrysanthemum chanetii
Chrysanthemum cinerariaefolium
Chrysanthemum coronarium
Chrysanthemum crassum
Chrysanthemum glabriusculum
Chrysanthemum hypargyrum
Chrysanthemum indicum
Chrysanthemum japonense
Chrysanthemum japonicum
Chrysanthemum lavandulifolium
Chrysanthemum mawii
Chrysanthemum maximowiczii
Chrysanthemum mongolicum
Chrysanthemum morifolium
Chrysanthemum morii
Chrysanthemum okiense
Chrysanthemum oreastrum
Chrysanthemum ornatum
Chrysanthemum pacificum
Chrysanthemum potentilloides
Chrysanthemum segetum
Chrysanthemum shiwogiku
Chrysanthemum sinuatum
Chrysanthemum vestitum
Chrysanthemum weyrichii
Chrysanthemum yoshinaganthum
Chrysanthemum zawadskii

Vidu ankaŭ redakti