Chu vi pretas?!

hiphopa furorkanto, kiu estis eldonita en la albumo Lingvo intermonda de la esperanto-bando Dolchamar en 2000

Chu vi pretas?!, tiel literumite kaj prononcate kiel Ĉu vi pretas?!, estas hiphopa furorkanto, kiu estis eldonita en la albumo Lingvo intermonda de la esperanto-bando Dolchamar en 2000. Chu vi pretas?! estas la unua oficiale publikigita esperantlingva hiphopa kanto kaj verŝajne unu el la plej fruaj entute. La kanto estas ofte ludata en kongresaj diskotekoj kiel esperanto-klasikaĵo. La frapfrazo "Chu vi pretas?" - efektive pruntita de la kanto Muskola belulino de La Mondanoj - fariĝis ofta diraĵo en Esperanto kaj parto de la junulara slango.

Chu vi pretas?!
Artisto Dolchamar
Albumo Lingvo intermonda
Ĝenro Hiphopo
vdr

Krom la albuma versio ekzistas remastrigita versio[1], kiu elŝuteblas senkoste. En la somero de 2006 Dolchamar registris novan version pri la kanto kun la nomo Nova jar. La diskeldonejo Vinilkosmo krome petis novan remikson pri Chu vi pretas?! por venonta hiphopa kompilo-KD. En la festivalo KEF 2000 la tiamaj kantisto Sarchjo kaj basisto Stoedoe prezentis akapelan version kun rapado kaj homa ritmomaŝino.

La teksto redakti

La teksto de Chu vi pretas?! estas maltipa por Esperantomuziko ĉar ĝi enhavas fivortojn kaj defion anstataŭ la pli tipaj paca kaj amikeca temoj. La tekston verkis Patrik Austin (Piechjo), tiam gitaristo de Dolĉamar (kun ikso) post trinkeja nokto en Londono, kie li loĝis inter 1997 kaj 1999. La unuaj linioj de la teksto indikas, ke ideo pri la bando venis en la komenco de la jaro 1999. Kiel kutima por hiphopaj tekstoj, Dolchamar uzas neoficialajn vortojn kaj skribmanieron.

Klarigoj redakti

  • La ultramara koloro estas tiu de la ĉielo. Tamen en la latina "ultra mare" signifas transmare, do la frazo El la stratoj de Londono al ultramar povas esti dusenca. La antaŭa bando de Patrik Austin, Punaiset messiaat, havis latinlingvan kanton kun nomo Carmen (ultra mare); esperante: Kanto (transmare).
  • La Centra Punkto (Centre Point) estas domego apud la metrostacio Tottenham Court Road en Londono. Sub ĝi estas tunelo por piedirantoj.

Notoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-20. Alirita 2006-10-15.

Eksteraj ligiloj redakti